Parko María Luisa

La Parko María Luisa (hispane Parque de María Luisa), situanta en Sevilo (Hispanio), estas la plej fama publika ĝardeno de la urbo kaj unu el ĝiaj "verdaj pulmoj".

Parko María Luisa
parko • Historic Garden (Spain) [+]
Koordinatoj37° 22′ 33″ N, 5° 59′ 20″ U (mapo)37.375740598481-5.9888894740275Koordinatoj: 37° 22′ 33″ N, 5° 59′ 20″ U (mapo)

Areo0,4 km² (40 ha)

Estiĝo1911
Inaŭguro18-a de aprilo 1914

Parko María Luisa (Sevilo)
Parko María Luisa (Sevilo)
DEC
Parko María Luisa
Parko María Luisa
Lokigo de Sevilo en Hispanio
Map
Parko María Luisa
Vikimedia Komunejo:  María Luisa Park [+]
vdr
Ĝardenplaceto Bécquer.

Historio redakti

La dezajnisto de la parko estis la franca pejzaĝisto Jean Claude Nicolas Forestier, kiu sekvis ne francajn modelojn, sed tiun de Alhambro en Granado kaj de la Reĝaj Alakazaroj de Sevilo.

En 1983 ĝi estis deklarita je kultura interesaĵo kategoriigita kiel Historia Ĝardeno. La parko estis inaŭgurita kiel publika la 18an de aprilo 1914 sub la nomo Urba Parko Infantino María Luisa Fernanda.

Tiuj ĉi spacoj de 40 hektaroj, kiuj antaŭe iĝis parto de la privataj ĝardenoj de la Palaco Sankta Telmo, estis donacitaj en 1893 de la infantino María Luisa Fernanda Burbono, edzino de la duko de Montpeliero, al la urbo.

Priskribo redakti

Ĉe la parko estas 140 arbaj specioj, kelkaj havigitaj de Forestier kaj aliaj jam ekzistantaj en la iama ĝardeno de la palaco de la Duko de Montpensier. Inter ili menciindas jakarandoj, ginkoj, araŭkarioj, hipokaŝtanoj, palmarboj, platanoj, bugenviloj, eŭkaliptoj, fikusoj, mirtoj, akantoj, sikomoroj ktp.

La placoj de Hispanio kaj de Ameriko, konstruitaj por la Iberamerika ekspozicio de 1929, troviĝas en la parko kaj estas fakte, ĝiaj ĉefaj allogaĵoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti