Pat kaj Mat

ĉeĥa animea serio

Pat kaj Mat estas ĉeĥa animacia serio pri du mallertaj hejmriparantoj, pri Pat kaj Mat. La serio estis kreita de Lubomír Beneš kaj Vladimír Jiránek.

Pat kaj Mat
Pat (flava maldekstre) kaj Mat (ruĝa dekstre)
Pat (flava maldekstre) kaj Mat (ruĝa dekstre)
televida serio
Ankaŭ konata kiel Pat a Mat
Originala titolo Pat a Mat, Pat & Mat
Origina lando Ĉeĥoslovakio, Ĉeĥio
Ĝenro groteska komedio, movbilda filmo, komedia filmo, porfamilia filmo
Reĝisoro Lubomír Beneš, Marek Beneš, Ladislav Pálka, Vlasta Pospíšilová, Milan Sebesta, Josef Lamka
Muziko de Luboš Fišer
Amplekso
Sezonoj 9
Epizodoj 111
Daŭro sen reklamoj 8
Elsendo
Unua elsendo 23 nov. 1982
Eksteraj ligiloj
http://www.patmat.cz
ĉe IMDb
vdr

Priskribo redakti

En la serio prezentas du figuroj, kiuj ĉiam klopodas solvi ian problemon. Ili uzas ĉe tio diversajn, kutime nekonvenajn ilojn, kio gvidas al ankoraŭ pli grandaj problemoj. Sed fine la duopo solvos la problemon per la plej neefektiva maniero.

La humoro uzita en la okazintaĵoj ne estas memcela, sed ĝi estas ankaŭ instrukcio al optimisma aliro al la vivo. Pat kun Mat ja venas en malfacilajn situaciojn, sed ili neniam kapitulacas, ĝis kiam ili ne solvos la problemon per ia trafa maniero.

Al la serio neforgeseble apartenas ankaŭ ties muziko, kiun komponis Petr Skoumal. La muziko enhavas propre nur ĉefan melodion kaj sonon de blovharmoniko.

 
Pat kaj Mat

Historio redakti

La duopo unuafoje aperis en la jaro 1976 en mallonga filmo Hejmriparantoj, kiu estis ankaŭ pilota filmo de la serio.

Sed baldaŭ poste, en la "spirito de normigo" en la 70-aj jaroj, tiuj ĉi staturetoj fariĝis objekto de kadrigo - oni riproĉis al la aŭtoroj nenur ties nesufiĉan "socialisman konscion", sed ankaŭ "intence" elektitajn kolorojn de trikotoj, kiuj laŭ kadrigistoj estis ironiigontaj Sovetunion (ruĝa) kaj Ĉinion (flava).

Tial produkton de la televida serio subnome A je to! (Kaj prete!) prenis bratislava studio de Ĉeĥoslovaka televido, en la 80-aj jaroj ankaŭ Kurta filmo. En tiu ĉi serio, filmata en Prago, la marionetoj akiris sian definitivan aspekton.

Devene la serio estis faronta amuzo por plenkreskintoj, sed ĝi fariĝis populara ĉe ĉiuj aĝkategorioj. En la eksa Ĉeĥoslovakio la unuaj 35 epizodoj povis esti kreitaj kiel kurtaj, sepminutaj televidaj okazintaĵoj por infanoj.

Pat kaj Mat ricevis siajn nomojn en la jaro 1989, komence por eksterlanda distribucio de Kurta filmo. Ekde tiu tempo la serio estas nomata laŭ ili.

Pat kaj Mat fariĝis popularaj ankaŭ en pluraj pluaj landoj, ekz. en Pollando, Germanio, Svislando, Brazilio, Finnlando, Nederlando, Norvegio, Irano kaj pluaj.

Filmoj redakti

  • Pat a Mat ve filmu (2016)
  • Pat a Mat znovu v akci (2018)
  • Pat a Mat: Zimní radovánky (2018)

Eksteraj ligiloj redakti