Paul Franklin WATSON (naskiĝis la 2-an de decembro 1950) estas kanada-usona aktivulo por la mediprotekto, kiu fondis la Sea Shepherd, kontraŭ-ĉasado kaj rekta agado pri mara konservado; grupo akuzita pri ekoterorismo fare de la japana registaro kaj Greenpeace. Li estas civitano de Kanado kaj Usono. Li antaŭenigas veganismon, kaj vivcentrismon, sed ne antropocentrismon.

Paul Watson
Persona informo
Naskonomo Paul Franklin Watson
Naskiĝo 2-an de decembro 1950 (1950-12-02) (73-jaraĝa)
en Toronto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Universitato Simon Fraser
Okupo
Okupo maristo • mediprotektulo • mararmea oficiro • aktivulo • krimulo • documentary participant
TTT
Retejo https://seashepherd.fr/
vdr

La agadoj de Watson kaŭzis jurajn reagojn de aŭtoritatoj en landoj kiel Usono, Kanado, Norvegio, Kostariko kaj Japanio. Li estis arestita en Germanio pri ekstradicia peto de Kostariko en majo 2012. La interpolaj ruĝaj avizoj estis eldonitaj la 14-an de septembro 2012, laŭ peto de Japanio kaj Kostariko.