Pola nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo

La pola nacia teamo de futbalo estas la oficiala vira futbalista teamo de la eŭropa lando Pollando. La teamo havis sian plej sukcesan tempon dum la 1970-aj jaroj, kiam fakuloj nombris ĝin inter la pintaj mondaj teamoj. Sian unuan internacian matĉon la teamo havis dum la jaro 1921 kontraŭ la hungara nacia teamo de futbalo.

Pollando
Pollando
asocio Polski Związek Piłki Nożnej
Pola Unuiĝo de Piedpilko
konfederacio UEFA
manaĝero Fernando Santos
golreĝo Robert Lewandowski (82)
stadiono Nacia Stadiono en Varsovio
FIFA kodo POL
unua matĉo Flago de Hungario Hungario 1-0
Flago de Pollando Pollando
1921
plej granda gajno Flago de Pollando Pollando 10-0
 San-Marino
2009
plej granda perdo  Danio 8-0
Flago de Pollando Pollando
1948
Futbala Mondpokalo
aperoj 7 (unua en 1938)
plej bona rezulto Tria pozicio
1974 kaj 1982
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 3 (unua en 2008)
plej bona rezulto Kvaronfinalo
2016
vdr

Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Michał Probierz, kaj la teamestro estas Robert Lewandowski. Laŭ la stato de oktobro 2023, la entute plej multajn golojn (81) atingis Robert Lewandowski, kiu ankaŭ plenumis la plej multajn internaciajn matĉojn kadre de la pola teamo (nome 144).

Historio redakti

La pola futbalista asocio (PZPN) fondiĝis dum la jaro 1919 baldaŭ post la fondo de la pola respubliko Pollando sekve de la pripaca konferenco de Versailles. Dum la jaro 1923 la asocio aliĝis al la monda federacio FIFA kaj ekde tiam havas oficialan viram nacian teamon. La pola teamo ĝis nun naŭ-foje partoprenis en turniroj pri la Futbala Mondpokalo, kaj havis sian plej sukcesan fazon dum la 1970-aj jaroj. Plej kulmina venko estis gajno de la ora medalo dum la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno. Du jarojn pli poste, dum 1974, la teamo dum la Futbala Mondpokalo 1974 atingis la trian lokon kaj povis ripeti tion dum la monda turniro de la jaro 1982 en Hispanio. Dum la Somera Olimpiko 1976 en Montrealo kaj la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono aldoniĝis du pliaj arĝentaj medaloj. La nomojn de la teamanoj por la Futbala Mondpokalo 2022 vidu en la blanka kesto sube.

Kontraste dum multaj jaroj malsukcesis la kvalifikiĝo pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado – eĉ dum la sukcesaj 1970-aj jaroj nenio pola teamo sukcesis en la kvalifikigaj matĉoj. Unuafoje dum la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 sukcesis partopreno. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 la pola teamo samkiel la ukraina aŭtomate partoprenis, ĉar la du landoj estis la gastigantoj de la sporta evento kaj laŭtradicie la teamoj de la gastiganta lando partoprenas sen kvalifikiĝo. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 la teamo atingis la fazon de lastaj ok teamoj, sed tie malsukcesis kontraŭ la pli posta pokalvenkinto, la portugala teamo, kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021, pro la kronvirusa pandemio prokrastita de 2020 al 2021, la teamo atingis senspektakle la grupan fazon.

 
Pollando, 2018

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti