Popola Respubliko Bulgario

La Popola Respubliko Bulgario (PRB; bulgare Народна република България (НРБ) Narodna republika Balgarija (NRB)) estis la oficiala nomo de bulgara socialisma respubliko kiu ekzistis el 1946 al 1990, kiam la Bulgara Komunista Partio (BKP) regis kun sia koalicia partnero, nome la Bulgara Agrara Nacia Unio. Bulgario estis lando de la Orienta Bloko, nome parto de Comecon, kaj membro de la Varsovia Pakto, kaj aliancano kun Sovetunio dum la Malvarma Milito. Sovetunio deklaris militon kontraŭ Bulgario la 5-an de septembro en 1944 kaj okupis la landon. Oni helpis la komunistojn enpotenciĝi (tion oni nomis (denove) „septembra ribelo“) sub gvido de Georgij Dimitrov, kiu deklaris la 15-an de septembro en 1946 la Popolan respublikon. En 1947 Bulgario subskribis la Parizan Packontarkton kaj dume asimiliĝis al la stalinista bloko. Dum tiu periodo okazis la similaj aferoj kiel en aliaj stalinismaj landoj: ŝtatproprigo, kolektivigo, 5-jaraj planoj (planekonomio), diktaturo, evoluo de pezindustrio ktp. Unuaj sektretarioj estis post Dimitrov: Ĉervenkov, Ĵivkov.

Popola Respubliko Bulgario
15-a de septembro 1946 – 15-a de novembro 1990

historia lando • satelita ŝtatosuverena ŝtato • historia epoko
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
9 009 018
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Varsovia KontraktoKonsilio de Reciproka Ekonomia Helpo

vdr

Fondita el la kontraŭ-faŝismaj rezistadaj movadoj dum la Dua Mondmilito, la administracio de la bulgara reĝlando estis nuligita per puĉo en 1944 kiu finigis la asocion de la lando kun la Aksaj landoj kaj kondukis al la establado de la Popola Respubliko en 1946. Dekomence, la BKP organizis politikon laŭ la modeloj kiuj estis pioniraj en Sovetunio, transformante la landon el rura kamparana socio en industriigita socialisma socio laŭlonge de unu jardeko. Meze de la 1950-aj jaroj, post la morto de Jozefo Stalino, la konservativaj estroj perdis influpovon kaj sekvis periodo de socia libereciĝo kaj stabileco kun variaj gradoj de konservativa aŭ liberala influo laŭlonge de la tempo. Post la konstruo de nova infrastrukturo por energio kaj transportado, ĉirkaŭ 1960 fabrikoj iĝis la hegemonia sektoro de la ekonomio kaj Bulgario iĝis grava eksportanto de hejmilaj varoj kaj, poste, komputilaj teknologioj, kio havigis al ĝi la kromnomon "Silikona Valo de la Orienta Bloko." La landaj relative altaj produktivaj niveloj kaj altaj indicoj pri socia disvolviĝo faris ĝin modelo por la administraciaj politikoj de aliaj socialismaj landoj.

En 1989, post kelkaj jaroj de liberala influo, oni entreprenis politikajn reformojn kaj Todor Ĵivkov, kiu estis estinta partiestro ekde 1954, estis elpostenigita en kongreso de BKP. En 1990, sub estreco de nova estro Georgi Parvanov, la BKP ŝanĝis sian nomon al tiu de Bulgara Socialisma Partio (BSP) kaj adoptis politikan ideologion de maldekstrema centro anstataŭ Marksismo-leninismon. Sekve al la venko de la BSP en la balotado de 1990, kiu estis la unua malferma multpartia balotado ekde 1931, la nomo de la ŝtato estis ŝanĝita al Respubliko Bulgario.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti