Proksima Centaŭro

Proksima Centaŭro (latine Proxima Centauri) estas ruĝa nano, la plej malgranda stelo de la grupo Alfa Centaŭro. Ĝi estas nun la plej proksima stelo al la Tero. Ĝia distanco de la Suno estas 4,22 lumjaroj, kio estas 270 000-oble pli ol distanco de Tero ĝis Suno (= 270 000 astronomiaj unuoj). Malkovris la stelon en 1915 la direktoro de la Observatorio Respublika de Sudafrika Unio en Johanesburgo Roberto Innes.

Proksima Centaŭro (Proxima Centauri)
flagrostelo • erupcia varia stelo • stelo • duobla stelo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • rotacia varia stelo • varia steloruĝa nano • infraruĝa fonto • astrofizika iksradia fonto • stelo de granda propra movo • astra fonto de ultraviolaj radioj
Historio de esploro
Trovinto
Dato de trovo
Indikoj
Observaj datumoj
(Epoko )
Speco
Spektroklaso M5.5 Ve
Rektascensio 14h 29m 42,9487s
Deklinacio -62° 40′ 46,141"
Distanco 4,243 ± 0,002 lumjaroj
1,3009 ± 0,0005 parsekoj
Fota magnitudo (B)
Videbla magnitudo (V) +11,05
Konstelacio Centaŭro
Radia rapido −21,7 ± 1,8 km/s
Moviĝo:
 je rektascensio
 je deklinacio
Paralakso
Fizikaj propraĵoj
Maso 0,123 M
Radiuso 0,145 R
Absoluta magnitudo (V) +15,49
Lumeco 0,0017 L
Surfaca temperaturo 3 040 K
Kvanto de pezaj elementoj
Aĝo 4,85×109
Propraĵoj
Listo de steloj
vdr

En 2002 per metodo de optika interferometrio oni kalkulis la angulan diametron de Proksima Centaŭro kaj realan diametron, kiu evidentiĝis 7 fojojn malplia, ol diametro de Suno kaj nur 1,5 fojojn plia, ol diametro de Jupitero. La maso de Proksima Centaŭro estas ankaŭ 7 fojojn malplia, ol la maso de Suno kaj 150 fojojn plia, ol la maso de Jupitero.

Karakterizoj redakti

 
Rilataj mezuroj kaj koloroj de Suno kaj komponentoj de la sistemo Centaŭro

La videbla magnitudo de la Proksima Centaŭro egalas al 11m, spite al malgranda distanco ĝis la Tero. Tion kaŭzas, ke Proksima Centaŭro estas ruĝa nano kaj ruĝaj nanoj elradias malmultan energion. Stelon de tiom malgranda videbla heleco ne eblas vidi per la nuda okulo. La paralakson de la stelo oni mezuris unuafoje en 1917, ĝis tiam la plej proksiman stelon al Tero oni kredis Alfa Centaŭron.

Kiel multaj aliaj ruĝaj nanoj, Proksima Centaŭro estas ekflamanta stelo. Dum elflamoj ĝia lumeco povas kreski kelkfoje precipe en rentgena diapazono, kion konfirmas observadoj de observatorio XMM-Newton.

Oni konsideras Proksiman Centaŭron kiel ebla unua celo de interstela flugo.

La distanco de Proksima Centaŭro ĝis du aliaj steloj de la sistemo α Centaŭro estas 0,21 lumjaroj, 20 fojoj malpli ol la distanco ĝis Suno. Oni supozas, ke Proksima Centaŭro turnas ĉirkaŭ α Centaŭro kun periodo proksime 500 000 jaroj aŭ eĉ pli. Tiun hipotezon konfirmas, ke la vektoro de rapideco de Proksima Centaŭro kaj du aliaj steloj de sistemo Centaŭro estas praktike la sama.

Eblaj planedoj redakti

Serĉo de planedoj, kiuj turniĝas ĉirkaŭ Proksima Centaŭro, ne portis sukceson ĝis aŭgusto 2016. Estas ekskluzaj ruĝaj nanoj kaj grandaj planedoj sur ĝiaj orbitoj. 24-n de aŭgusto 2016 la Observatorio Eŭropa Suda (en Ĉilio, Sudameriko) anoncis malkovron de la planedo Proksimo b ĉe Proksima Centaŭro. Ĝi estas supertero, kun maso de minimume 1,27 de Tera maso, kun periodo de turnigxado 11,2 tagoj, en la enloĝebla zono de Proksima Centaŭro.

Observadoj redakti

En 1915 Robert Innes, direktoro de Observatorio en Suda Afriko malkovris stelon, kiu havas la samon propran movadon, kiel Alfa Centaŭro. Li proponis nomigi ĝin Proksima Centaŭro. En 1917 la nederlanda astronomo Joan Voûte (pron.: Ĝoan Vut) mezuris la trigonometrian paralakson de la stelo kaj konfirmis, ke ĝi troviĝas je sama distanco de la Tero, kiel Alfa Centaŭro. Oni difinis, ke Proksima Centaŭro estas stelo kun minimuma heleco mezurita tiam. En 1951 la usona astronomo Harlou Shepley deklaris, ke Proksima Centaŭro estas enflamanta stelo. La komparado de pli fruaj fotoj rezultis, ke ĝia heleco estas iom pli granda sur proksime 8% de fotoj. Tiam ĝi estis la plej aktiva konata enflamanta stelo. En 1980 la astronomoj de la observatorio HEAO-2 faris detalan mapon de rentgena elradio. Tiu mapo rezultis malkovron, ke en rentgena diapazono Proksima Centaŭro enflamas pli aktive, ol en optika diapazono.

Proksima Centaŭro havas konsiderindan sudan deklinon, tial ĝin eblas observi nur pli sude de 27° de norda latitudo. Pro malheleco de la stelo ĝin eblas observi nur per teleskopoj kun diametro de objektivo pli ol 8 cm.

Vidu ankaŭ redakti