Pustevny estas montpasejo (1 018 m. s. m.), tradicia, signifa centro de somera kaj vintra turismo kaj refreŝigado kun vico da kultur- kaj naturinteresaĵoj en okcidenta parto de montaro Moravskoslezské Beskydy, en norda Moravio, 8 km sudoriente de urbo Frenštát pod Radhoštěm, 10 km nordoriente de urbo Rožnov pod Radhoštěm. La montpasejo situas en ĉefa eŭropa disfluejo, kondukas ĉi tie limo inter distriktoj Vsetín kaj Nový Jičín.

Pustevny
montoselo
Pustevny sur Radhošť
Oficiala nomo: Pustevny
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Zlín, Moraviasilezia regiono
Distriktoj Distrikto Vsetín, Distrikto Nový Jičín
Historia regiono Moravio
Parto de Moraviasileziaj Beskidoj
Monto Radhošť
Telfero Telfero Ráztoka – Pustevny
Situo Pustevny
 - alteco 1 018 m s. m.
 - koordinatoj 49° 29′ 25″ N 18° 15′ 57″ O / 49.49028 °N, 18.26583 °O / 49.49028; 18.26583 (mapo)
Plej facila aliro Prostřední Bečva, Trojanovice
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 56
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pustevny
Portalo pri Geografio

Situo redakti

Pustevny ricevis nomon laŭ ermitoj, kiuj ĉi tie en pasinteco vivis. Por turismo la loko estis malkovrita jam fine de la 19-a jarcento, kiam Pohorská jednota Radhošť (Montarunueco Radhošť) igis en la jaro 1891 konstrui la unua turistan rifuĝejon nomata Pustevna (Ermitejo), poste en la jaro 1894 ŝtonan Šumná. Sekvis konstruado de la tuta arkitektona komplekso. Ĝis la jaro 1898 estis konstruitaj konstruaĵoj kun popolmotivoj Libušín kaj unuetaĝa Maměnka (Panjo), kiu estis fine de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento amplekse renovigita. Ili estas plenigitaj per ligna valaĥia sonorilejeto. Same Pustevna (teretaĝa ligna konstruaĵo kun valaĥiaj motivoj en frontono) estis en la jaro reguligita laŭ proponoj de D. Jurkovič. La plej juna estas hotelo Tanečnice (Dancistino). Komence de la 20-a jarcento oni kuracis ĉi tie ftizon per sana aero kaj per ŝaffromaĝo. Fine de la dua mondmilito malhelpis la 2-a slovaka partizana brigado de M. R. Štefánik ruinigon de la konstruaĵoj en Pustevny de retiriĝantaj germanaj soldatoj.

Proksimume 400 m okcidente de Pustevny troviĝas roksupreniroj (markataj kiel Gradoj aŭ Subgradoj) kun altaneto nomata Cyrilka, de kie estas bela panoramo. Proksimume 250 m oriente de la altaneto estas enirejo en ampleksajn pseŭdokarstajn kavernojn Cyrilka. Speleologoj indikas longecon preskaŭ 370 m, kun kavoj preskaŭ 6 x 3 m, kun etaj stalaktitoj, precipe interesa estas parto nomata Labyrint (Labirinto), kiu estas bedaŭrinde nealirebla por publiko.

Pustevny estas signifa centro de vintra kaj somera refreŝigado, elirloko de turismaj vojoj (ebleco de loĝigo, skitelferoj, skisaltejo, ciklovojoj, montardeĵorejo), 2 km sude situas turisma kabano Skalíkova louka (Herbejo de Skalík) kun baseno. Jam en jaro 1940 estis ebla al Pustevny veni per sidloka pend-telfero, tiam temis pri unua telfero en Eŭropo. Hodiaŭ estas uzata seĝtelfero konstruita en jaro 1987[1] el municipo Trojanovice per telfero Ráztoka - Pustevny, kie estas ebleco de loĝigo.

Vidu ankaŭ redakti

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti