La Ruĝpuga caciko (Cacicus haemorrhous) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de kacikoj, kiuj estas nigraj birdoj kun flavaj aŭ ruĝaj markoj kaj bluaj okuloj. Ĝi estas specio de la Amazona Baseno kaj la Gujanoj en norda Sudameriko, kaj estas nur marborda en Gujanoj kaj ĉe Amazona Rivero ĉe Atlantiko; krome ekzistas granda separata disa teritorio en sudorienta kaj marborda Brazilo, inklude Paragvajon, kaj partojn de nordorienta Argentino. Ĝi troviĝas ankaŭ en Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Venezuelo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝpuga caciko
Ruĝpuga caciko
Ruĝpuga caciko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Cacicus
Specio: 'C. haemorrhous'
Cacicus haemorrhous
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La natura habitato de la Ruĝpuga caciko estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, marĉoj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

La Flavpuga caciko estas svelta birdo, kun longa vosto, tre bluaj okuloj, kaj palflava (ebureca) pintakra beko. Ĝi havas ĉefe nigran plumaron, krom tre malhelruĝan etendan pugon, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kio estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj donas etimologion ankaŭ al la vorto "hemoroido”. La ino estas pli senkolore nigra ol la masklo. Temas pri sepcio tre simila al la Skarlatpuga kaciko.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti