Rudolf Schwarzkogler

aŭstra artisto

Rudolf SCHWARZKOGLER (13a de Novembro 1940, Vieno - 20a de Junio 1969, Vieno) estis aŭstria lud-artisto tre asocia kun la Viena Agadismo, nome grupo de artistoj Günter Brus, Otto Mühl, kaj Hermann Nitsch.

Rudolf Schwarzkogler
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1940 (1940-11-13)
en Vieno
Morto 20-an de junio 1969 (1969-06-20) (28-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo koreografo • fotistofilmreĝisoro • desegnisto • ludartisto • pentristo • grafikartisto
vdr

Li estas ĉefe konata nuntempe pro siaj fotoj montrantaj siajn seriojn de tre kontrolitaj "Aktionen" (agadoj) prezentante ikonografion kia mortinta fiŝo, mortinta koko, nudaj lamp-ampoloj, koloraj likvaĵoj, ligitaj aĵoj, kaj homo envolvita en gazo. La daŭraj temoj de la verkoj de Schwarzkogler inkludas espertojn de doloro kaj mutilo, ofte en nekongrua hospitala kunteksto, kiel ĉe la 3a Aktion (1965) en kiu la kapo de paciento envolvita en bendoj estas tratruita de tio kio ŝajnas korktirilo, produktante sangomakulon sub la bendoj. Ili respegulas mesaĝon de despero ĉe la seniluziiĝoj kaj doloroj de la mondo.

Chris Burden iam notis ke artikolo de 1970 en Newsweek, kiu menciis lin mem kaj Schwarzkogler, estis misinforminta ke Schwarzkogler estis mortinta dum fortrtanĉo de sia peniso dum lud-agado.[1] Sceno en lud-agado de Schwarzkogler estis misinterpretita. La temo kastro en kelkaj el tiuj - ekzemple, en Aktion 2 lie pozis kun fortranĉita malferma fiŝo kovranta sian ingvenon - aldone nutris tiun miton. Aldone, la protagonisto de la Aktion en kiu li fortranĉis penison kiel ŝajnigo ne temis pri Schwarzkogler mem, sed pri sia amiko kaj modelo, la fama fotisto Hans Cibulka. Kiam Schwarzkogler mortiĝis, la serio de lud-arataĵoj jam estis finita delonge. Li estis trovita sub fenestro el kiu li estus falinta, ŝajne viktimo de akcidento. Lia mortoj generis hipotezojn kaj pliajn mitojn.[2]

Referencoj redakti

  1. AKTIONISMUS AKTUELL: Schwarzkogler lebt (germane). Falter 9/02. Falter Verlagsgesellschaft mbH (2002-02-27). Arkivita el la originalo je 2010-03-02. Alirita 2008-11-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-02. Alirita 2017-07-01. (Plej verŝajne la artikolo al kiu Burden aludas estis de Robert Hughes, nome "The Decline and Fall of the Avant-Garde," Time, 18a de Decembro, 1972)
  2. Seidl, Claudius (1993-02-15). “Fegefeuer der Sinnlichkeit”, Der Spiegel (7/1993), p. 234–237. 

Bibliografio redakti