Sándor Zicherman [ŝAndor ziĥerman], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Zicherman Sándor Róbert, ruse-cirile Шандор Зихерман estis hungara pentristo, skulptisto, grafikisto, medalisto.

Sándor Zicherman
Sándor Zicherman en 2011
Sándor Zicherman en 2011
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1935 (1935-04-06)
en Uĵhorodo
Morto 29-an de novembro 2021 (2021-11-29) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo COVID-19
Lingvoj rusa
Loĝloko BerehoveToljattiBudapeŝto
Ŝtataneco SovetunioHungario
Alma mater Saint Petersburg Stieglitz State Academy of Art and Design
Infanoj 2
Okupo
Okupo pentristo
TTT
Retejo http://www.zicherman.eu/
vdr

Sándor Zicherman [1], [2] naskiĝis la 6-an de aprilo 1935 en Užhorod (Ĉeĥoslovakio, nuntempe Uĵhorodo en Ukrainio) kaj mortis la 29-an de novembro 2021 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Zicherman apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li komencis pentradi amatore en 1952, kiam li ekkonis pentraĵojn de József Boksay. De 1953 ĝis 1956 li servis en la sovetia armeo. En 1957 li jam ekspoziciis en sia naskiĝurbo. Li studis unue en Industriarta Altlernejo en Lvivo, poste en simila lernejo en Sanktpeterburgo. Li akiris diplomon en 1964, poste li ricevis ŝtatajn mendojn pri freskoj, mozaikoj, reliefoj, gobelinoj en Permjo. Inter 1969 kaj 1972 li faris similajn laborojn en pluraj urboj de Sovetunio, eĉ en Moskvo. En 1972 li ricevis inviton al Toljatti por aranĝi la kulturan vivon. Li fondis artan lernejon, muzeon, artan societon, ktp. Li daŭre kreis plurajn artaĵojn en Sovetunio. En 1989 li translokiĝis al Budapeŝto, kie li daŭre kreas artaĵojn.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Berehove (1971, 1988)
  • Toljatti (1975, 1981)
  • Budapeŝto (1990, 1997, 2001)
  • Bruselo (1991)
  • Kievo (2008)
  • Lvivo (2010)

El kolektivaj ekspozicioj redakti

  • Uĵhorodo (1957)
  • Permjo (1967, 1971, 1978)
  • Moskvo (1970, 1975, 1982)
  • Kievo (1974)
  • Budapeŝto (1977, 1999)
  • Toljatti (1987)
  • Colorado Springs (2007)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Üzbég zenészek
  • Víz mellett
  • Kazlak
  • Falu széle

Fontoj redakti

Referencoj redakti