Siglistorf

komunumo de Svislando

Siglistorf estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 602 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Siglistorf
Blazono de Siglistorf
Siglistorf
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 32′ 45″ N 8° 22′ 50″ O / 47.54583 °N, 8.38056 °O / 47.54583; 8.38056 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 45″ N 8° 22′ 50″ O / 47.54583 °N, 8.38056 °O / 47.54583; 8.38056 (mapo)
Areo 5,51 km²
Alteco 444 m super marnivelo
Poŝtkodo 5462
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Siglistorf
vdr

Geografio redakti

 
La fonto de la rivereto Tägerbach supre de Siglistorf apud la pafista domo
 
Preĝejo de Siglistorf

La vilaĝo situas en mallarĝa valo de la Tavola Ĵuraso. Ĝin trafluas la rivereto Tägerbach de sudoriento al nordo, kiu alfluas inter Mellikon kaj Rümikon al Rejno.

La tereno de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,51 km², de kiuj 2,89 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,33 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 601 m s.m. sur la altebenaĵo de la monto Berg, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 420 m s.m. borde de la rivereto Tägerbach ĉe la nordokcidenta komunumlimo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Siglistorf limas en nordokcidento al Wislikofen, en nordoriento al Fisibach, en sudoriento al Oberweningen (Kantono Zuriko), en sudsudoriento al Schleinikon (Kantono Zuriko), en sudo al Niederweningen(Kantono Zuriko), kaj en sudokcidento al Schneisingen.

Trafiko redakti

Siglistorf situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Kaiserstuhl al Baden.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en Zuriko-Affoltern en distanco de proksimume 20 kilometroj sudoriente.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Siglistorf datiĝas el la jaro 1113.

Dum mezepoko la alta jurisdikcio pri Siglistorf apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj post ties formorto ek de 1264 al la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio apartenis al la Episkopejo Konstanco.

Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Siglistorf estis atribuita al la subvoktejo Ehrendingen de la Grafejo Baden.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Siglistorf fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Zurzach
 
 
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen