Simon Hantai
Simon HANTAI [ŝimon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hantai Simon, france Simon Hantaï estis hungaria-franca pentristo. Lia origina nomo estis Handl Simon.
Simon Hantai | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Hantai, Simon |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1922 en Bia, Hungara reĝlando |
Morto | 12-an de septembro 2008 (85-jaraĝa) en 14-a arondismento de Parizo, Parizo, Francio |
Tombo | Tombejo de Montparnasse |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Hungario • Francio |
Familio | |
Infanoj | Jérôme Hantaï • Pierre Hantaï |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Simon Hantai [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1922 en Bia. Li mortis la 12-an de septembro 2008 en Parizo.
Biografio redakti
Simon Hantai apartenis al la germana minoritato en Hungario. Li lernis pentroarton ĉefe de Vilmos Aba-Novák en altlernejo en Budapeŝto inter 1941-1948, poste li migris al Francio. Komence li sekvis stilon de Henri Matisse, poste li pentris superrealismajn bildojn. Ekde la 1960-aj jaroj li eltrovis tute novan pentran teknikon, kiun la francoj nomas pliage. Tio estas: li plene ĉifis la tolaĵon aŭ la paperon, poste li pentris supron de la ĉifaĵo, post iom da tempo li glatigis ĝin kaj aperis senformaj makuloj.
Li faris ilustraĵojn al poemlibro de lia amiko Ferenc Juhász (poeto). Li ricevis francan premion en 1967.