Stefan Konrad Raab (naskiĝis la 20-an de oktobro 1966 en Kolonjo) estas germana distristo, televida prezentisto, popkantisto, kantaŭtoro, komponisto kaj muzikproduktisto.

Stefan Raab
Persona informo
Naskonomo Stefan Konrad Raab
Aliaj nomoj Alf Igel
Naskiĝo 20-an de oktobro 1966 (1966-10-20) (57-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj germana
Loĝloko Hahnwald • Sülz
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Aloisiuskolleg • Bielefeld University • Universitato de Kolonjo
Infanoj 2
Okupo
Okupo televida prezentisto • komikisto • radio-prezentisto • ĵurnalistodirigento • amuzisto • televida produktoro • muzikproduktisto • entreprenisto • kantaŭtoro
vdr

Vivo redakti

Stefan Raab naskiĝis la 20-an de oktobro 1966 en Kolonjo, kaj kun sia fratino kreskis tie. La gepatroj havis viandovendejon. Post abituro en la gimnazio Aloisiuskolleg de Bonn-Bad Godesberg li pasigis la devigajn soldatoservajn monatojn en Kolonjo kaj poste kvin semestrojn studis juron en la universitatoj de Kolonjo kaj Bielefeld. Samtempe li en la gepatra vendejo lernis la metion de buŝisto. Ekde la jaro 1990 li diversmaniere laboras kiel televida distristo, prezentisto kaj kantisto.

Komence li produktis mallongajn muzikorekonilojn por pluraj televidaj programoj kaj iuj komercaj produktoj. Kome li produktis popmuzikaĵojn, interalie de la grupo Die Prinzen. Ekde la jaro 1993 li prezentis programon de la germanlingva popmuzika televida kanalo VIVA. Sekvajare li konatiĝis per neserioza repmuzika kanto pri Berti Vogts, tiama trejnisto de la Germana nacia teamo de futbalo. En marto 1996 sekvis same neserioza repmuzika kanto Hier kommt die Maus pri konata germanlingva porinfana televida programo, kaj li ricevis propran radioprogramon Raabio en kanalo de la okcidentgermana radio WDR. En 1998 li komponis kanton, kiu, prezentita de la kantisto Guildo Horn, ricevis la 7-an el 25 lokoj de la tiujara Eŭrovido-Kantokonkurso. Samjare li fondis la televidoproduktan firmaon Raab TV. Ekde marto 1999 li prezentas la televidan programon TV total de la germanlingva privata televida kanalo ProSieben - komence la programo prezentiĝis unufoje semajne, ekde printempo 2001 kvarfoje semajne. Sekvis pluraj pliaj sukcesaj kantoj, kiujn parte kantis li mem kaj parte li komponis por aliaj kantistoj.

En 2010 li organizis la nacian konkurson prepare al la Eŭrovido-Kantokonkurso, kiun gajnis la kantistino Lena Meyer-Landrut per la kanto Satellite, sekve ankaŭ gajnante la internacian konkurson. Kune kun du kolegoj, li prezentis la Eŭrovido-Kantokonkurson 2011, kies finalo okazis en Duseldorfo, Germanio.

Eksteraj ligiloj redakti