Tatroj

montaro en Eŭropo, parto de Karpatoj
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Tatro.

Tatroj aŭ Tatro (slovake kaj pole Tatry) estas nomo de montara komplekso de la geologia Fatra-Tatra areo en la Karpatoj. La plimulto de la montaro situas en Slovakio, eta parto en Pollando.

Tatroj
slovake Tatry, pole Tatry
montaro
Elaviadila foto de Okcidentaj Tatroj
Landoj Slovakio Slovakio
Pollando Pollando
Regionoj Regiono Prešov Slovakio, Malgrandpollanda Provinco Pollando
Distriktoj Distrikto Poprad Slovakio, Distrikto Liptovský Mikuláš Slovakio
Parto de Karpatoj
Parto(j) Okcidentaj Tatroj Roháče, Orientaj Tatroj Altaj Tatroj
Belianaj Tatroj
Nacia parko Tatra nacia parko TANAP
Riveroj Váh, Dunajec, Poprad
Plej alta punkto Gerlachovský štít
 - alteco 2 655 m s. m.
 - koordinatoj 49° 10′ N 20° 08′ O / 49.167 °N, 20.133 °O / 49.167; 20.133 (mapo)
Longo 50 km (31,07 mi)
Larĝo 35 km (21,75 mi)
Areo 750 km² (75 000 ha)
Geologia konsisto
Orogenenezo
montariĝo
Alpa orogenezo
Montaro Tatroj
Montaro Tatroj
Montaro Tatroj
Vikimedia Komunejo: Tatra Mountains
Retpaĝo: www.tatry.nfo.sk
Portalo pri Slovakio
La plej alta montaro de Slovakio kaj Pollando
Valkaldrono Ťažká (Ťažká dolina) kaj Montarlago Ťažké (Ťažké pleso)
Belianskaj Tatroj
Vido el monto Kriváň
Ekskurso en Tatroj dum UK 1912

La Tatroj konsistas el:

En Tatroj troviĝas Nacia parko Vysoké Tatry.

Faktoj pri Tatroj redakti

  • La plej alta punkto: Gerlachovský štít 2655 m, la plej alta pinto de la tuta montara sistemo de Karpatoj
  • Areo: pli ol 700 km², longeco: 55 km, larĝeco: 17 km

La plej belaj kaj konservitaj partoj estas konsistaĵo de la Tatra nacia parko kun la areo 509,65 km².

La plej grandioza valo estas Bielovodská dolina (Valo de Blankakvo) – pli ol 10 km longa, en la norda flanko de Altaj Tatroj. Ĝia suba parto atingas la teritorion de Pollando. En la supra parto ĝi disbranĉiĝas je multaj flankaj grandetaj kaj malgrandetaj valoj kun multaj montarlagoj kaj akvofaloj.

La plej kruta rivero estas Poprad – alteca diferenco 1567 m. Ĝi fontas en Altaj Tatroj (pli precize, ekestas per kuniĝo de Hincov potok (rivereto) kaj Krupá en Mengusovská dolina (valo)) kaj ĝi enfluiĝas en riveron Dunajec en la teritorio de Pollando.

La plej profunda lago estas Veľké (Granda) Hincovo pleso (montarlago) – profunda 53 m. Ĝi estas glacia lago en la fino de Mengusovská dolina (valo). Kun areo de 0,179 km² la plej granda montarlago en la Slovaka parto de Altaj Tatroj.

La plej longa akvofalo situas ĉe Kmeťov vodopád (Akvofalo de Kmeť) – 900 m. Tio troviĝas en la valo Nefcerka en Altaj Tatroj. La altan rokan ŝtupon el Nefcerka ĝis Kôprová dolina (Aneta valo) travenkas 3 akvofaloj dislokigitaj en supermara alteco de 1580–1200 m.

La plej fortega akvofalo estas ĉe Skok (Salt'), ĝi estas belega akvofalo en la meza parto de Mlynická dolina (Valo de Mlynica) en Altaj Tatroj. Ĝi ekestas el la rivereto Mlynica elfluinta el la supra parto de la valo. Ĝi travenkas la rokon, obstaklon kiu dig-haltigas malgrandan lagon nomitan Nad Skokom (Super Salo').

Lokoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti