Teritoria organizado de Kanado

Kanado estas federacio en Nordameriko formita de dek provincoj kaj tri teritorioj kiuj kreas la duan plej grandan landon en la mondo. La ĉefa diferenco inter provinco kaj teritorio en Kanado, estas tio ke la provinco ricevas la povon rekte de la Krono, havante pli da rajtoj dum la teritorioj ricevas nur kelkajn malpli grandajn rajtojn de la federala centra registaro.

Mapo de Kanado

En la nuntempo la provincoj de Kanado estas Alberto, la Brita Kolumbio, Manitobo, Nov-Brunsviko, Novlando kaj Labradoro, Nov-Skotio, Ontario, la Insulo de Princo Eduardo, Kebekio kaj Saskaĉevano. La tri teritorioj estas Nordokcidentaj Teritorioj, Nunavuto kaj Jukono.

La provincoj ĝuas grandan aŭtonomion rilate al la federala potenco, kaj havas la jurisdikcion super la plejmulto el la publikaj servoj (sano, edukado, bonfarto kaj transporto). Ili ricevas monon de la federala registaro por la financado de tiuj ĉi servoj kaj ankaŭ povas enkasigi siajn proprajn impostojn.

Provincoj de Kanado redakti

Provinco Poŝta mallongigo
ISO-kodo
Aliaj mallongigoj Ĉefurbo Aliĝo al la Konfederacio Loĝantaro
(2008)[1]
Areo (km²)
Tero Akvo Totalo
  Ontario 1 ON Ont. Toronto 1-a de julio 1867 12.891.787 917.741 158.654 1.076.395
  Kebekio 1 QC Qué., PQ, P.Q. Kebeko 7.744.530 1.356.128 185.928 1.542.056
  Nov-Skotio2 NS N.S. Halifakso 935.962 53.338 1.946 55.284
  Nov-Brunsviko 2 NB N.B. Frederiktono 751.527 71.450 1.458 72.908
  Manitobo3 MB Man. Vinipego 15-a de julio 1870 1.196.291 553.556 94.241 647.797
  Brita Kolumbio2 BC B.C. Viktorio 20-a de julio de 1871 4.428.356 925.186 19.549 944.735
  Insulo de Princo Eduardo2 PE PEI, P.E.I. Ĉarlotaŭno 1-a de julio 1873 139.407 5.660 5.660
  Saskaĉevano 4 SK Sask. Reĝino 1-a de septembro 1905 1.010.146 591.670 59.366 651.036
  Alberto 4 AB Alta. Edmontono 3.512.368 642.317 19.531 661.848
  Novlando kaj Labradoro2 NL Nfld., NF, LB Sankta Johano de Novlando 31-a de marto de 1949 508.270 373.872 31.340 405.212

Teritorioj de Kanado redakti

En la nuntempo, te teritorioj de Kanado estas tri. Male al la provincoj, ili ne havas propran jurisdikcion kaj nur kompetentas pri tiuj povoj donitaj de la federala registaro. La teritorioj okupas parton de la nordo je 60° N kaj okcidente de la Golfo Hudson, kaj ankaŭ en preskaŭ ĉiuj insuloj norde de kontinenta Kanado (de Golfo James al Arktaj Insuloj).

Teritorio Poŝta mallongigo (ISO-kodo) Aliaj mallongigoj Ĉefurbo Aliĝo al la Konfederacio Loĝantaro
(2008)
Areo (km²)
Tero Akvo Totalo
  Nordokcidentaj Teritorioj NT N.W.T., NWT Jelonajfo 15-a de julio 1870 42.514 1.183.085 163.021 1.346.106
  Jukono YT Y.T., YK Vajtohorso 13-a de junio 1898 31.530 474.391 8.052 482.443
  Nunavuto NU - Ikaluito 1-a de aprilo 1999 31.152 1.936.113 157.077 2.093.190

Referencoj redakti

  1. Statistics Canada Population Estimates (1/4/2008). Arkivita el la originalo je 2008-07-30. Alirita 2015-08-23.

Eksteraj ligiloj redakti