Teuffenthal

komunumo de Svislando


Teuffenthal estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 172 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Teuffenthal
Blazono de Teuffenthal
Blazono de Teuffenthal
Blazono de Teuffenthal
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 46′ 31″ N 7° 43′ 9″ O / 46.77528 °N, 7.71917 °O / 46.77528; 7.71917 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 31″ N 7° 43′ 9″ O / 46.77528 °N, 7.71917 °O / 46.77528; 7.71917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 172
Areo 4,53 km²
Alteco 956 m super marnivelo
Poŝtkodo 3623
Komunumkodo 0940
Mapo de Teuffenthal
Mapo de Teuffenthal
Mapo de Teuffenthal
vdr

Geografio redakti

Teuffenthal situas en la Svisaj Antaŭalpoj en Berna Oberlando la valo de la rivero Zulg, kiu formas ĝian nordorientan limon, proksimume 10 kilometrojn oriente de la urbo Thun. La komunumo Teuffenthal ne havas efektivan centron sed konsistas el la du vilaĝetoj Teuffenthal (sur alteco de 988 m s.m. en la geografia centro de la komunumo en la valeto Teuffengraben, kiu donis al la komunumo la nomon kaj kie troviĝas la lernejo), Burghalten (sur alteco de 956 m s.m. ĉe la vojkruciĝo ĉe la komenco de la valeto), kaj krome el diversaj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,53 km², de kiuj 49,9% estas kovritaj de arbaro, 46,4% servas por agrikulturo kaj 3,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Teuffenthal limas en nordo al Oberlangenegg, en nordnordoriento al Eriz, en nordoriento al la komunumparto Horrenbach de Horrenbach-Buchen, en sudoriento kaj sudo al Sigriswil, en sudokcidento al Heiligenschwendi, en okcidento al Homberg, kaj en nordokcidento al la komunumparto Buchen de Horrenbach-Buchen.

Trafiko redakti

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per la vojo n-ro 1140 de Steffisburg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 10 kilometrojn okcidente norde de Thun sur la teritorio de la komunumo Heimberg. Per la buslinio n-ro 33 de la transportentrepreno Thun-Interlaken de Thun al Teuffenthal la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Teuffenthal datiĝas el la jaro 1344 de Toeffental. Dum mezepoko Teuffenthal apartenis al la kiburga Senjorujo Heimberg, kun kiu ĝi en la jaro 1384 fariĝis havaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita al la libera tribunalo de Steffisburg. Post la fino de la Helveta Respubliko Teuffenthal estis atribuita al la distrikto Thun. En la jaro 2010 la antaŭa distrikto Thun estis integrita al la nova samnoma administra distrikto.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti