Tiszapüspöki
Tiszapüspöki [tisapuŝpoki] estas vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Törökszentmiklós.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Tiszapüspöki situas en la maldekstra bordo de Tiso. La vilaĝo havas nur sakovojon el Törökszentmiklós.
Historio redakti
En la loko la hungaroj instalis sin en la 9-a jarcento. La unua skriba mencio pri la vilaĝo okazis en 1009. Dum la turka epoko inter 1692-1699 la loko ne estis loĝata. La komunumo estas ŝatata de fiŝkaptistoj.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno de 1773, la turo estas 33 m-ojn alta
- paroĥo
Famuloj redakti
- en Tiszapüspöki naskiĝis aktoro János Garics
Komunumoj pri püspök (=episkopo) en Hungara reĝlando redakti
Pozsonypüspöki | Püspökfalu | Püspökhatvan | Püspökladány | Püspökmolnári |
Püspökszilágy | Sajópüspöki | Szurdokpüspöki | Tiszapüspöki |