Tramvojo Ostrava-Poruba - Kyjovice-Budišovice

Tramvojo Ostrava-PorubaKyjovice-Budišovice estas unurela tramvojo kun tramevitejoj, ĝi havas normalan trakon (1435 mm) kaj ĝi estas unu el kvar interurbaj tramvojoj en Ĉeĥio. Komune kun tramvojo inter Liberec kaj Jablonec temas pri lasta unurela tramvojo en regula trafiko en Ĉeĥio.

Spaco en la fina haltejo en Zátiší en Kyjovice-Budišovice
Returniĝejo en la fina stacio Zátiší en Kyjovice-Budišovice

Historio redakti

Fervojo redakti

La vojo ĝis Kyjovice estis ekde la jaro 1923 konstruita kiel vapora fervojo, trafikisto estis Sileziaj landaj tramvojoj (SLT). En la jaro 1925 estis donita en trafikon la unua sektoro de la tramvojo el Svinov tra Poruba ĝis Vřesina. En la jaro 1927 estis finkonstruita sektoro tra Krásné Pole, Dolní Lhota, Čavisov, Horní Lhota ĝis Kyjovice al la nuntempa fina haltejo. La tramvojo estis tiutempe longa pli ol 13 kilometroj kaj en stacidomo en Svinov ĝi ligis al tiama Norda fervojo de imperiestro Ferdinando (KFNB) kaj al loka elektra tramvojo Svinov - Klimkovice (la eksa fervojo, trafikis ĝin Kompanio de moraviaj lokaj tramvojoj, ostrava tramtransportisto).

Laŭ tiamaj planoj la kyjovica fervojo devis daŭrigi plu tra Pustá Polom ĝis Hradec nad Moravicí, kie ĝi ligus al ekzistanta fervojo ĝis Opava. Sed pro altaj kostoj estis la daŭrigo de la vojo forlasita.

La tramvojo estis tre uzata precipe de ostravanoj, kiuj el tiu ĉi regiono faris ankaŭ dank' al la tramvojo kabanejan kaj dometistan regionon.

Transpreno fare de la urbo kaj elektrizo redakti

La 1-an de januaro 1943 la tramvojo transiris sub administrado de Transporta entrepreno de urbo Ostrava (hodiaŭ Transporta entrepreno Ostrava (TEO)).

En la jaroj 1947-1948 la tramvojo estis en du etapoj iom post iom elektrizita: la 29-an de aŭgusto 1947 en sektoro Svinov – Vřesina, la 19-an de decembro 1948 en la restanta sektoro Vřesina – Kyjovice-Budišovice. Ekde la jaro 1947 ĉi tie veturis klasikaj tramoj, pro kio la vojo estis aliklasifikita je trama.

Post la jaro 1945 estis komencita konstruado de loĝdomaro Poruba. Tiu ĉi tramvojo estis ĝis la jaro 1958 ununura kunigvojo inter Poruba kaj Ostrava. Krom la persona transporto ĝi servis ankaŭ al urba ŝarĝtransporto pere de al tio akomodigitaj tramoj, per tiu ĉi maniero estis en grandaj kvantoj transportata ankaŭ materialo por konstruado de Poruba. Ties transŝanĝado estis realigita en spaco de hodiaŭa Zono de malpeza industrio (tiam Bytostav), kiu estis ekipita per triopo de transŝanĝejaj konstruaĵoj.

Redukto kaj modernigo de la trafiko redakti

La 3-an de novembro 1968 estis ĉesigita la plena persona transporto en la sektoro Svinov - Poruba, sed senĉese ĉi tie estis konservita la ŝarĝtransporto. La personaj tramoj komencis veturi el returniĝejo Vřesinská, en ligiteco al la tramvojo kondukanta tra stratoj Opavská kaj 17. listopadu, kiu estis konstruita en la jaroj 1958-1959. La 30-an de septembro 1970 estis la sektoro Svinov - Poruba definitive nuligita eĉ por la ŝarĝtransporto.

Dum entrafikigado de modernaj kvarboĝiaj tramoj de tipo T en la ostrava medio aperis principa problemo - la unurelaj tramvojoj kondukantaj el la urbo ne estis kapablaj al veturado de tiuj ĉi veturiloj. Tial okazis iompostioma nuligo de la tramvojoj (1973 - mallarĝtrakaj tramvojoj, 1976 – tramvojo ĝis Hrabová, 1978 – ĝis Klimkovice, 1981 – ĝis Hlučín). Sed rilate al refreŝigeja signifo ne estis konvene nuligi ankaŭ la tramvojon ĝis Kyjovice. Tial estis printempe de 1980 komencita rekonstruo de la tuta sektoro, kiu definitive finis en la jaro 1991 kaj dum kiu estis en la fina haltejo Zátiší konstruita tramreturniĝejo por returniĝado de unudirektaj tramveturiloj. Ĉar duboĝiajn tramojn jam ne eblis pro teknikaj malfacilaĵoj trafikigi, estis elmembrigitaj kelke da veturiloj Tatra T2, al kiuj estis reguligita profilo de radoj kaj ebligita veturado per malantaŭoj al si (markataj kiel PX). Tiuj ĉi tramoj estis pli poste modernigitaj al tipo T2R. La duboĝiaj tramoj estis proksimume ekde la jaro 1985 uzataj nur nokte, kaj fine la 28-an de februaro 1986 estis ilia trafiko kiel sur entute lasta loko en tiama ĈSSR finita plene.

Nuntempe tra la tramvojo veturas tramlinio 5 en vojdirekto Vřesinská - Zátiší.

Priskribo de la tramvojo redakti

 
Historia tramaro ĉe haltejo Nová Plzeň (dum speciala okazo la 31-an de decembro 2006)

La tramvojo estas unurela kun du tramevitejoj (Vřesina kaj Dolní Lhota). Temas pri ununura unurela tramvojo kun ŝpuro 1435 mm en Ĉeĥio.

La tramvojo eliras el tramreturniĝejo Vřesinská, kie ĝi estas aligita al la resto de la ostrava reto, ĝi kondukas preter poruba banejo, preterpasas herbejojn, kampojn kaj kelkfoje ĝi enveturas en arbarojn. Ĝi finas en la fina haltejo Zátiší en Kyjovice-Budišovice.

Haltejoj redakti

Sur la tramvojo troviĝas 10 haltejoj (stato al la 26-a de septembro 2009).

  • Vřesinská (alie ankaŭ Poruba smyčka)
  • Poruba koupaliště
  • Vřesina (tramevitejo)
  • Nová Plzeň
  • Krásné Pole
  • U Obory
  • Dolní Lhota (tramevitejo) (alie ankaŭ Dolní Lhota-Čavisov)
  • Dolní Lhota osada
  • Horní Lhota
  • Zátiší (alie ankaŭ KyjoviceKyjovice-Budišovice)

La hodiaŭa haltejo Zátiší situas sur katastra teritorio de municipo Budišovice, sed ĉar la konstruado de la tramvojo estis financita ankaŭ de la najbara Kyjovice, dum Budišovice ne havis intereson, de komence ĝi estis nomita Kyjovice. Poste ĝi estis por pli bona orientiĝo de la vojaĝantoj alinomita je Kyjovice-Budišovice kaj poste male je Budišovice-Kyjovice. En la 90-aj jaroj ĝi estis alinomita je la nuntempa nomo Zátiší, tiun ĉi nomon antaŭe perdis la hodiaŭa trolebusa haltejo Sokola Tůmy en Ostrava-Mariánské Hory.

Ekipaĵo de la tramvojo redakti

La tuta nuntempa tramvojo estas borderita per gardoŝtonoj kun markigo de la unua trafikisto - Sileziaj landaj tramvojoj. Unu gardoŝtono estas konservita eĉ en Poruba en lokoj, kie foje la tramvojo kondukis.

Sur la tramvojo troviĝas ankaŭ eksaj dispeĉeraj konstruaĵoj, kaj nome en Poruba, Vřesina, Dolní Lhota kaj Kyjovice-Budišovice. En Horní Lhota kaj Krásné Pole estas devenaj tegmentaĵoj.

Sur la vojo estas du ŝanĝejoj - Vřesina (pli malnova, hodiaŭ oni ne uzas ĝin) kaj Dolní Lhota (konstruita en la jaro 1994).

Sekurigo de la unurela trafiko redakti

La trafiko sur la unurela tramvojo estis direktita lumsignalado eĉ ne per alia elektronika sekuriga ekipaĵo. La trafiko estis sekurigita nur per horaro kaj vid-al-vida kontakto de ŝoforoj. La trafiko sur la vojo direktigas per siaj ordonoj dispeĉero, kiu havas postenon ĉe la envagoniĝeja haltejo en Poruba. Post akcidento en aprilo de 2008 primatoro Petr Kajnar markis kiel stranga, ke en la hodiaŭa tempo ankoraŭ ekzistas tiaj lokoj, kaj nerekte li signis respondecon de la eksa direktoro de TEO, revokita en januaro de 2008.[1] Temas (en la reguka trafiko) pri unu el la lastaj du unurelaj tramvojoj en Ĉeĥio. La komparebla unurela tramvojo inter Liberec kaj Jablonec estis post pli ol dudekjaraj preparoj kaj serio da tragikaj akcidentoj sekurigita en la jaro 1993.

Post enveturo de tramo en julio de 2007 Transporta entrepreno komencis serĉi pli altan gradon de sekurigo, ekzemple kameraojn kaj semaforojn, kaj kunlaborante kun teknikaj altlernejoj ĝi prikonsideris eĉ pri pli pretendemaj manieroj de la sekurigo.[2][3]

Ekde la 21-a de aprilo 2008, kiam estis renovigita trafiko post tragika akcidento el la 11-a de aprilo, validis provizoraj novaj sekurigaj disponoj. Antaŭ elveturo el la tramevitejo en la unurelan sektoron la ŝoforo devas ĉiam postuli telefonan konsenton de la dispeĉero, al tiu ĉi devo atentigas ĉe ĉiu tramevitejo nove instalita flava fluoreskanta signala lumo plenigita per ordono sur tabulo. La ĉefinspektisto de Rela inspekto Ostrava Robert Kindl validigis kvar kondiĉojn, kiuj estis prilaboritaj en direktivon de la transporta entrepreno. En la kritika sektoro estis ĝisnuna maksimuma rapideco 60 km/h per signalilo limigita al 40 km/h.[4][5]

Okazis elektdirektado por liveronto de la nova sekuriga ekipaĵo,[6] en oktobro de 2008 estis elektita propono de kompanio AŽD Praha.[7] La devena promeso de la konstruo de la sekuriga ekipaĵo ĝis fino de la jaro 2008 montriĝis kiel nereala kaj certa estas eĉ ne la jaro 2009, ĉar estas necese akiri konsenton de cento de posedantoj de parceloj kaj intertrakti la konstruaĵon kun pluaj kvar centoj de posedantoj de la najbaraj parceloj.[7] Nokte el la 2-a je la 3-a marto de 2009 estis sur la tramvojo ĝis majo interrompita la trafiko pro kaŭzo de instaligo de la nova sekuriga ekipaĵo kontraŭ 18 milionoj da kronoj.[8] La 6-an de aprilo 2009 la sekuriga ekipaĵo estis donita en provtrafiko.[9]

Akcidentoj kaj ekveturoj redakti

Informoj pri la historio de akcidentoj kaj ekveturoj sur la unurelaj sektoroj komenciĝis en presaro amase aperi post la tragika akcidento, kiu okazis la 11-an de aprilo 2008.

Akcidentoj en la 60-aj kaj la 70-aj jaroj redakti

Akcidento sur la tramvojo okazis jam en la jaro 1964. En la jaro 2008 oni ne sukcesis finserĉi pri ĝi en arkivoj pli proksimajn informojn.[10]

La 28-an de aprilo 2008 informis servero idnes.cz, ke Ĉeĥa radio Ostrava elserĉis en la arkivoj de la urbo juĝejan dokumenton pri akcidento, kiu okazis la 30-an de oktobro 1969 post la sep kaj tridek sur hodiaŭ jam nuligita sektoro de la tramvojo, en strato Nad Porubkou, proksime de restoracio U Slunce. Da vunditoj estis tiam 20, el tio 3 grave. La akcidenton kaŭzis ŝoforino, kiu ne ĝisatendis kruciĝon. Ŝi unue ricevis dujaran kondiĉan punon, sed rilate al granda damaĝo sur socialisma posedaĵo (120 000 Kčs) estis ŝia puno en revoka juĝado ŝanĝita en dujaran senkondiĉan. Ŝi komencis sian plenumon de la puno komence de la jaro 1974, post unu jaro ŝi estis antaŭfrue tralasita pro kaŭzo de amnestio, kiun proklamis prezidento Ludvík Svoboda al datreveno de Venka februaro.[11][12] Ateston pri la akcidento donis bofratino de la ŝoforino Jarmila Petrovská.[13]

La 19-an de aprilo 2008 al ĵurnalo Právo konfesis eksa konduktorino Karla Šmahlíková, ke ŝi spertis kunpuŝigon de tramoj sur tiu ĉi tramvojo somere de 1974 aŭ de 1975 en transporta kulmino, kiam dispeĉero permesis veturon al malplena tramo, kiu veturis por ripari difektitajn bremsojn, en okupitan sektoron. Da vunditoj estis tiam 13, surloke ĉeestis ankaŭ Veřejná bezpečnost, sed la kazo estis silentigita kaj ĝi ne estis esplorita, eĉ ne tiu ĉi konduktorino kiel unu el la signifaj atestintoj (tiam ŝi kunskribis sur la loko de akcidento liston de vunditoj) estis entute invitita al esploro.[14] En la jaro 2008 oni ne sukcesis finserĉi pri tiu ĉi akcidento en la arkivoj pli proksimajn informojn.[10]

Neanoncitaj ekveturoj redakti

Transporta entrepreno kaj ankaŭ Rela inspekto senpere post la akcidento en aprilo de 2008 asertis, ke temas pri la unua evento de simila speco kaj ke la ĝisnuna maniero de sekurigo de la tramvojo funkciis ĝis tiu ĉi akcidento konfide kaj temas pri la unua akcidento sur tiu ĉi tramvojo. Ankoraŭ la 16-an de aprilo 2008 reprezentantoj de TE Ostrava asertis, ke ili scias pri neniaj antaŭaj kazoj de ekveturoj de kontraŭveturantaj tramoj sur la tramvojo, kaj eĉ Rela inspekto estis laŭ asertoj de sia parolisto surprizita pri ili.[15] La 17-an de aprilo 2008 František Kořínek, vicestro komisiita per direktado de la entrepreno, asertis, ke estas nula verŝajneco, ke jam iam en la pasinteco okazus ekveturo de la kontraŭveturantaj tramoj kaj la sekva retroveturado.

Sed en la presaro komencis trapenetri asertoj el vico de la publiko, ke la ekveturo de la kontraŭveturantaj tramoj sur la unurela tramvojo okazis jam multfoje, sed plimulte tiuj ĉi kazoj estis solvitaj per retroveturado. Poste ankaŭ la transporta entrepreno konfesis du tiajn kazojn dum antaŭaj tri jaroj, nome la 24-an de aprilo 2007 kaj la 6-an de julio 2007, ambaŭkaze pro kulpo de ŝoforo. La kazoj estis solvitaj per mallongigo de premioj de ŝoforoj, admono kaj rememorigo de disponoj en deviga instruigo de ĉiuj ŝoforoj. Post la julia evento la entrepreno onidire komencis serĉi eblecon de pli alta grado de sekurigo de la tramvojo.[2][3]

La 27-an de majo 2008 Rela inspekto komune kun Transporta entrepreno Ostrava komencis administran proceson pro malobservo de kvar ordonoj de la rela leĝo en indikitaj du kazoj: la transporta entrepreno ne anoncis la eventojn al la inspekto, ne dokumentigis ilin, sufiĉe ne esploris la kaŭzon de ambaŭ incidentoj kaj ne akceptis disponojn, por ke nenio simila ripetiĝu. La transporta entrepreno defendas sin per tio, ke ĝi ne konsideris la kazojn kiel eksterordinaraj eventoj.[16] La 30-an de junio 2008 Rela inspekto anoncis, ke pro tiuj ĉi du neanoncitaj eventoj donis al la ostrava transporta entrepreno monpunon en alteco 1 miliono da kronoj (supra limo de la ebla monpuno estis 10 milionoj da kronoj).[17][18] Transporta entrepreno revokis sin kontraŭ la monpuno, ĉar nura transveturo de trakforko kaj la sekva retroveturado, se ne okazis rekte al ekveturo en vasta tramvojo, ne konsideris kiel eksterordinara evento.[6] Ministerio de transporto en la revoka proceso nuligis la monpunon[7] pro objektaj kaj la procesaj dubigoj, kiujn parolisto de la ministerio en presproklamo pli proksime ne specifigis, kaj revenigis Relan inspekton al nova proceso, dum kiu laŭ la ministeria parolisto jam Rela inspekto ne povas doni monpunon.[19][20] La 15-an de decembro 2008 presaro publikigis informon, ke Rela inspekto rebonigis formalajn mankojn de la antaŭa decido kaj donis novan monpunon en la sama alteco. Transporta entrepreno laŭ sia direktoro verŝajne denove revokos sin[21]

La 6-an de aŭgusto 2008 Rela inspekto anoncis, ke en kunlaboro kun Polico de ĈR ĝi finesplorserĉis dum periodo ekde la jaro 2000 ankoraŭ kelke da pluaj kazoj de neanoncitaj ekveturoj en okupitan sektoron, sed el kiuj sole du (je unu tago pli poste ĝi indikis tri, dum kio du kazoj el la jaro 2004 rilatas la saman tramon kaj la ŝoforino kaj ili okazis la saman tagon, la tria kazo estis el la jaro 2005) estas ankoraŭ nesilentigitaj (do ekde la jaro 2004)[22] kaj ke estis komencita plua administra proceso pri ili.[23] La 6-an de septembro 2008 en la presaron venis informo, ke komence de septembro Rela inspekto mezurigis pro tri neanoncitaj ekveturoj el la jaroj 2004-2005 al Transporta entrepreno Ostrava 200 mil da kronoj (supra limo de la ebla monpuno estis 1 miliono da kronoj). Oficialan kaŭzigon Rela inspekto publikigi la 8-an de septembro.[24][25] En la revoka proceso la ministerio de transporto ĝis nun (10-an de decembro 2008) ne decidis.[7]

Akcidento la 11-an de aprilo 2008 redakti

La 11-an de aprilo 2008 je la 17 horo kaj 53 minutoj okazis sur la tramvojo tragika transporta akcidento, inter la haltejoj Poruba koupaliště kaj Vřesina kunpuŝiĝis du kontraŭveturantaj tramoj, la artika de tipo Tatra K2 kun duveturila tramaro Tatra T3SUCS, la rezulto estis el lasuma nombro 87 vojaĝantoj 35 vunditaj personoj, el tio 15 grave, 3 homoj mortis (laŭ pli postaj indikoj estis 3 mortintoj, 11 homoj suferis gravajn lezojn, 30 homoj meze gravajn vundojn kaj 22 homoj malgravajn[25]). La ŝoforoj ekvidis unu la alian dum distanco de la tramoj 70 metroj kaj la tramoj kunpuŝiĝis per reciproka rapideco 70 km/h.[1][26][27] Senpera kaŭzo de la akcidento estis, ke la ŝoforo de la artika tramo en direkto de Kyjovice ne atendis en la tramevitejo alveturon de malfruiĝinta tramaro en direkto el la centro.

Post la akcidento dum tempo de dek tagoj estis la trafiko interrompita, renovigita ĝi estis nur la 21-an de aprilo 2008 ĉirkaŭ la 16-a horo dum novaj dumtempaj sekurecaj ordonoj.[4][5]

Kontraŭ la 24-a jara ŝoforo Petr Hroch, kiu forgesis atendi en la tramevitejo la kruciĝon kaj transpaŝis la destinitan maksimuman tramvojan rapidecon 60 km/h je 1,9 km/h, donis la 28-an de aŭgusto 2008 polica esploristo al ŝtata reprezentanto proponon por akuzo pro krimo ĝenerala endanĝerigo. La plendo devus esti donita al distrikta juĝejo en Nový Jičín. Neniaj pluaj personoj estis kulpigitaj.[24][28][29] La ŝoforo Petr Hroch estis la 22-an de januaro 2009 senkondiĉe kondamnita al tri jaroj de forpreno de la libereco,[30] la verdikto dume ne akiris juran validecon.

Veturiloj redakti

Sur la voja alternis:

  • vaporaj lokomotivoj;
  • duboĝiaj tramoj;
  • Tatra T2R;
  • Tatra T3 kaj Tatra K2, kiuj nuntempe sekurigas ĉiutagan trafikon sur la vojo kaj havas surmuntitaj aŭtomatojn por veturbiletoj.

Rilate al sia karaktero kaj la situo la tramvojo estas ŝatata loko de trafiko de la historiaj tramoj. Veturoj por publiko okazas ĉiam fine de aprilo (la t.n. Printempa semajnfino per la historiaj tramoj) kaj aŭgusto (Adiaŭo kun ferioj).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Post frunta kunpuŝiĝo de tramoj en Ostrava restis tri mortintoj, 11. 4. 2008, idnes.cz
  2. 2,0 2,1 Jaroslav Baďura: Ĉefulo de la ostrava UAT: La tramvojo estas sekura, kulpa estas la ŝoforo, idnes.cz, 17. 4. 2008
  3. 3,0 3,1 Tramoj jam ekveturis kontraŭ si jam kelkfoje, konfesis la transporta entrepreno, idnes.cz, 17. 4. 2008, Čeněk Třeček, ČTK
  4. 4,0 4,1 Sur la ostrava unurela tramvojo post la akcidento denove ekveturis la tramoj, idnes.cz, 21. 4. 2008, ČTK, ban (Barbora Němcová)
  5. 5,0 5,1 Sur la fatala tramvojo en Ostrava jam denove veturas la tramoj Arkivigite je 2009-02-03 per la retarkivo Wayback Machine, novinky.cz, 21. 4. 2008, kij, hon
  6. 6,0 6,1 Aleš Honus: Transporta entrepreno revokis sin kontraŭ la monpuno pro silentigo de incidentoj sur la unurela tramvojo Arkivigite je 2009-02-03 per la retarkivo Wayback Machine, Novinky.cz, 6. 8. 2008
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Josef Gabzdyl: La sekurigo de la ostrava unurela tramvojo restas en senvidejo, idnes.cz, 10. 12. 2008
  8. En Ostrava komencis riparo de la tramvojo, kie lastjare dum kunpuŝiĝo de tramoj mortis tri homoj, idnes.cz, 2. 3. 2009
  9. Rostislav Jančar: Unu jaro post la tragedio ŝirmas la ostravan unurelan tramvojon nova sekurigo, Technet.idnes.cz, 6. 4. 2009
  10. 10,0 10,1 Aleš Honus: Sur la tragika tramvojo en Ostrava ne fluis la sango unuanfojon Arkivigite je 2009-02-03 per la retarkivo Wayback Machine, Novinky.cz, 29. 4. 2008
  11. Sur la ostrava unurela tramvojo kunpuŝiĝis tramoj jam en la jaro 1969, zpravy.idnes.cz, 28. 4. 2008
  12. Petr Broulík kun kontribuo de Darek Štalmach: La kunpuŝiĝo de tramoj: jam dua, MF Dnes, 29. 4. 2008, str. A6
  13. Aleš Honus: Ostravaj kriminalistoj plenigos dokumenton je 40 jaroj malnova akcidento de tramo Arkivigite je 2008-09-26 per la retarkivo Wayback Machine, Novinky.cz, 29. 4. 2008
  14. Aleš Honus: Ostrava konduktorino memoras sur la tragika sektoro kunpuŝiĝon kun 13 vunditoj Arkivigite je 2008-04-22 per la retarkivo Wayback Machine, Právo, Novinky.cz, 19. 4. 2008
  15. Tomáš Netočný kaj Jiří Hloušek: Novaj atestoj: La kunpuŝigon de la tramoj kulpigis transporta entrepreno, 16. 4. 2008, aktualne.cz
  16. La inspekto pro problemoj sur la unurela tramvojo esploras Transportan entreprenon Ostrava Arkivigite je 2009-02-03 per la retarkivo Wayback Machine, novinky.cz, 27. 5. 2008, Právo, hon
  17. TE Ostrava ne anoncis eraran ekveturon de tramoj, ĝi ricevis unu milionon da monpuno Arkivigite je 2009-02-04 per la retarkivo Wayback Machine, ceskenoviny.cz, 30. 6. 2008, ČTK
  18. Ostrava transportisto pagos milinon pro silentigitaj ekveturoj de tramoj kontraŭ si, idnes.cz, 30. 6. 2008
  19. Ostrava transporta entrepreno ne bezonas pagi la milionan monpunon, ĝi estis nuligita, idnes.cz, 24. 9. 2008, ČTK
  20. Iva Havlíčková: Ministerio decidis pri la nuligo de la monpuno por TEO, Moravskoslezský deník, 24. 9. 2008
  21. Pro la mankoj sur la ostrava unurela tramvojo falis eĉ duanfojon miliona monpuno, idnes.cz, 15. 12. 2008, ČTK, Čeněk Třeček
  22. Josef Gabzdyl: Al Transporta entrepreno Ostrava minacas pluaj monpuno pro manoj sur la unurela tramvojo, idnes.cz, 6. 8. 2008, MF Dnes
  23. Aleš Honus: Transporta entrepreno Ostrava alfrontas al plua administra proceso Arkivigite je 2009-02-03 per la retarkivo Wayback Machine, Novinky.cz, 7. 8. 2008, Právo
  24. 24,0 24,1 Aleš Honus, Radim Kijonka: Transporta entrepreno Ostrava ricevis pluan monpunon pro linio numero 5 Arkivigite je 2008-09-06 per la retarkivo Wayback Machine, Novinky.cz, 6. 9. 2008, Právo
  25. 25,0 25,1 Ostrava transportisto ricevis monpunon 200 mil pro akcidento de tramoj, idnes.cz, 6. 9. 2008
  26. La kunpuŝiĝo de tramoj en Ostrava: Mortis minimume du homoj, aktuálně.cz, 11. 4. 2008, Veronika Šmausová, Jiří Hloušek
  27. En Ostrava frunte kunpuŝiĝis tramoj, du homoj mortis Arkivigite je 2020-07-26 per la retarkivo Wayback Machine, novinky.cz, 11. 4. 2008, Josef Gabzdyl, Právo
  28. Polico proponis akuzi la ŝoforon, kiu estis kulpigonta en Ostrava la kunpuŝiĝon de tramoj Arkivigite je 2009-02-03 per la retarkivo Wayback Machine, Novinky.cz, 28. 8. 2008
  29. Petra Sasinová, Tomáš Netočný: La ŝoforo de tramo kondamnita. La primatoro ne sentas respondecon, Aktuálně.cz, 22. 1. 2009
  30. Elekto de kazoj, kiam juĝejo punis kulpulojn de akcidentoj en publika transporto Arkivigite je 2009-02-04 per la retarkivo Wayback Machine, České noviny, 22. 1. 2009

Eksteraj ligiloj redakti