Ulisse Munari

itala astronomo

Ulisse MUNARI (naskiĝinta en 1960) estas itala astronomo.

Ulisse Munari
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1960 (1960-01-01) (64-jaraĝa)
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo astronomo • universitata instruisto
vdr

Li estas profesoro pri astronomio ĉe la Universitato de Padovo kaj laboras en la Observatorio de Asiago.

Li estas ano de la teamo "RAdial Velocity Experiment" (RAVE),[1] programo de esploro celanta mezuri la radiusan rapidon kaj la metalecon de unu miliono da steloj per la UK Schmidt-Teleskopo de 1,2 metroj de la Observatorio de Siding Spring en Aŭstralio.

Ulisse Munari ankaŭ estas kun-estro de la laborgrupo kiu malvolvas kaj plibonigas la spektrometron de la satelito Gaia.

Li kunmalkovris, laŭ la Minor Planet Center, 50 asteroidojn[2] en kunlaboro kun Maura Tombelli kaj Flavio Castellani.

La asteroido 7599 Munari[3] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti