Universitato de Unuiĝintaj Nacioj

La Universitato de Unuiĝintaj Nacioj (国際連合大学 Kokusai Rengō Daigaku?) (UUN) estas la akademia kaj esplora branĉo de Unuiĝintaj Nacioj.[1] Kun sidejo en Ŝibuja, Tokio, Japanio, kun diplomatia statuso kiel institucio de Unuiĝintaj Nacioj, ties misio estas helpi solvi tutmondajn aferojn rilatajn al la homa disvolvigo kaj bonfaro pere de kunlaborema esplorado kaj edukado.

Universitato de Unuiĝintaj Nacioj
international university • esplorada universitato • organization established by the United Nations • internacia organizaĵopensfabriko
Informoj
fondodato decembro 1972
fondinto(j) Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj vd
Situo
Geografia situo 35° 39′ 45″ N, 139° 42′ 30″ O (mapo)35.6623718139.7083631Koordinatoj: 35° 39′ 45″ N, 139° 42′ 30″ O (mapo)
lando Japanio
urbo Jingūmae
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
filioj
• United Nations University (Germany)
• United Nations University Institute on Globalization, Culture and Mobility
• Institute for Environment and Human Security
• United Nations University International Institute for Software Technology
• World Institute for Development Economics Research
• Global Environmental Outreach Centre
• UNU-FLORES vd
Universitato de Unuiĝintaj Nacioj (Japanio)
Universitato de Unuiĝintaj Nacioj (Japanio)
DEC
Universitato de Unuiĝintaj Nacioj
Universitato de Unuiĝintaj Nacioj
Universitato de Unuiĝintaj Nacioj (Tokio)
Universitato de Unuiĝintaj Nacioj (Tokio)
DEC
Universitato de Unuiĝintaj Nacioj
Universitato de Unuiĝintaj Nacioj
Map
Universitato de Unuiĝintaj Nacioj
vdr
Universitato de Unuiĝintaj Nacioj en Tokio.
Enirejo al la Universitato de Unuiĝintaj Nacioj.

En 1969, la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj U Thant proponis "la establadon de Universitato de Unuiĝintaj Nacioj, vere internacia kaj dediĉita al la celoj de la Ĉarto pri paco kaj progreso".[2] Post tri jaraj sesioj diskutante la aferon, la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (ĜAUN) aprobis la fondoj de la Universitato de Unuiĝintaj Nacioj en Decembro 1972. Tokio estis elektita kiel ĉefa loko danke al la promeso de la japana registaro de havigo de 100 milionoj da usonaj dolaroj al la doto de la UUN.

Ekde 2010, la UUN estis rajtigita de la ĜAUN por garantii gradoj, proponante kelkajn magistrigajn kaj doktorigajn programojn. Ĝi ankaŭ faciligas la engaĝigon de la UN kun akademiaj institucioj kaj regantoj tra la tuta mondo.

Referencoj redakti

  1. About UNU – United Nations University (en-US). Alirita 2019-12-02.
  2. FAQ – United Nations University (en-US). unu.edu. Alirita 2019-12-02.