Vidin

urbo en Bulgario

Vidin (Видин) estas urbo en la nordokcidenta Bulgario, sur la suda bordo de Danubo. La urbon interligas pramotrafiko al la rumana urbo Calafat, sur la norda bordo de la rivero, kaj moderna ponto ekde 2013 (ĉe la danuba kilometro 796, mezure de la riverfino). Ĝi estis inaŭgurita de la bulgara ĉefministro Plamen Oreŝarski kaj la rumana ĉefministro Victor Ponta.[1] Vidin havis 52 558 loĝantojn en 2005, kaj estas la administra centro de samnoma provinco.

Vidin · Видин
limurbo • municipa ĉefloko • provinca ĉefurbo • urbo en Bulgario

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Bulgario
Provinco provinco Vidin
Poŝtkodo 3700
Telefonkodo (+359) 094
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 44 077  (2024) [+]
Loĝdenso 697 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 59′ N, 22° 52′ O (mapo)43.9886922.874058Koordinatoj: 43° 59′ N, 22° 52′ O (mapo) [+]
Alto 34 m [+]
Areo 63,22 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+02:00 [+]
Vidin · Видин (Bulgario)
Vidin · Видин (Bulgario)
DEC
Vidin · Видин
Vidin · Видин
Situo de Vidin · Видин

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vidin [+]
vdr

Historio redakti

Sur la loko de la urbo ekzistis kelta komunumo Dunonia en la 3-a jarcento a.K. Post la romia konkero en la 1-a jarcento, ĝi havis la nomon Bononia. La romianoj konstruis tie limfortikaĵon, por defendiĝi kontraŭ la barbaraj invadoj de la nordo. La fortikaĵon detruis en 444 fortoj de Attila, ĝin rekonstruigis en la 6-a jarcento la bizanca imperiesto Justiniano la 1-a. Ĝin okupis en 626 avaroj, poste setlis slavoj, kiuj donos la nomon Badin kaj Bdin al la setlejo. De tie venas la hodiaŭa nomo. La slavojn sekvis en la 7-a jarcento la bulgar-turkoj.

Vidin havis gravan rolon en la regionaj konfliktoj de la 10–14-aj jarcentoj. Ĝin akiris de la bizancianoj en 1186 la bulgara caro Asen la 1-a, ĝin regis inter 1260-1264 la hungara reĝo Béla la 4-a. Dum mallonga tempo en 1367, regis ĝin la hungara reĝo Ludoviko la 1-a. En 1388, la bulgara caro Ivan Sracimir submetis sin al la turkoj kaj la vidin-a fortikaĵo iĝis grava bazo por la turkaj militiroj al la nordo. En 1396 la urbo estis kaptita de francaj kruckavaliroj sed reiĝis turka la saman jaron.

En la 18-a jarcento, la urbon konkeris la Aŭstra Imperio, tiam oni modernigis la fortikaĵan sistemon.

La urbon regis en 1792-1807 la janiĉara paŝao Pantazvatoglu, ribelinto al sultano Selim la 3-a.

En septembro de 1849, post malvenko de la hungara liberecbatalo, tie haltis Lajos Kossuth [lajoŝ kosut] – hungara gvidinto de la liberecbatalo, tiam rifuĝinto al Turkio – kaj en tiu urbo verkis la famiĝontan "vidinan leteron", en kiu li akuzis la "perfidulon" Görgey [gorgei] pro la malvenko.

La urbo ribelis en 1850 kontraŭ la turka jugo, sed la ribelo estis subpremita. La urbo (kaj la tuta Bulgario) liberiĝis danke al kaj post la rusa-turka milito de 1877-78.

Vidindaĵoj redakti

  • Baba Vida, mezepoka fortikaĵo, kiu entenas la murojn de la antikva Bononia
  • promenado ĉe la Danubo
  • Preĝejo Sankta Petka, kun freskoj el la 17-a jc.
  • Preĝejo Sankta Panteleimon, 17. jc.
  • Ĝamio, konstruita fare de paŝao Pantazvaglu
  • Moskeo de paŝao Mustafa
  • turbeo de Salahadin Baba (turka maŭzoleo)
  • proksima Albotina roka monaĥejo

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2013/10, paĝo 10: Ponta ponton malfermas verkita de Evgeni Georgiev.

Eksteraj ligiloj redakti