Viktoro la 3-a

papo de la katolika eklezio

Viktoro la 3-a, laŭnaske Dauferio Epifani kaj laŭdire Dezidero el Montokasino (naskiĝis en 1027 en Benevento, mortis la 16-an de septembro 1087 en Montokasino) estis 158-a papo de la Katolika Eklezio ekde 1086 ĝis la morto.

Viktoro la 3-a
158-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Dezidero el Montokasino
Pontifiko de 30-a de majo 1086 [#]
ĝis 16-a de septembro 1087 [#]
Antaŭulo Gregorio la 7-a
Sekvanto Urbano la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 1027
en Benevento
Morto 16-an de septembro 1087 (1087-09-16)
en Montokasino
Tombo Montokasino [#]
Lingvoj latina lingvoitala lingvo [#]
Familio
Patro Landulf V of Benevento [#]
Beatulo
Beatigo 1887 de Leono la 13-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr
Viktoro la 3-a (miniaturo)
Viktoro la 3-a, el la papa bildaro en la Baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj.

Obeo al sia vokiĝo redakti

Filo de Landolfo Del Zotto (Landolfo la 5-a), duko de Friulo kaj Benevento, li naskiĝis en 1027; dudekjaraĝe, ĉirkaŭ, li forfuĝis el la patra domo por sekvi sian monaĥan inklinon kiu, tamen, estis malobservata pro domreveno altrudita fare de familianoj. Li povis realigi sian planon nur la venontan jaron per la helpo de Sikonolfo, preposto de la preĝejo aneksita al la monaĥejo de Sankta Sofia de Benevento, kiu sukcesis lin rifuĝigi en Salerno kaj lin meti sub la protekto de Guaimario la 4-a el Salerno, al kiu estis parence ligita.

Iluminita abato redakti

Post kelke da tempo gastigite en la abatejo de Kava, li revenis al sia Benevento kie li monaĥiĝis en la monaĥejo de Sankta Sofia. Ĉi tie li havis okazon kontaktiĝi kun la personoj plej influaj de la Eklezio: per tiaj kontaktoj li povis, okaze de renkonto kun papo Viktoro la 2-a, peti kaj ricevi la permeson forlasi Beneventon por eniri la nomaĥan komunumon de Montokasino.

Post kelkaj gravaj oficoj kaj ŝarĝoj komisiitaj de la papo sukcese plenumitaj, dum li estis startante, ĉe marhaveno de Bari, al Konstantinopolo kiel membro de papa ambasado, oni lin sciigi pri lia elektiĝo kiel abato de Montokasino.

Nomumo al kardinalado kaj partopreno en la Unua Koncilio de Melfi redakti

En 1059 papo Nikolao la 2-a lin levis al la kardinala digneco kun la titolo de Sankta Cecila Transtibera.

Dezidero teksis la aliancon inter al Eklezio kaj Normandoj, kaj organizis vojaĝon de Nikolao la 2-a, en junio de 1059, al Melfi, kie la papo restadis laŭlonge de du someraj monatoj por difini kun la ĉefoj de la Familioj Altavilla kaj Drengot Quarrel la Traktaton de Melfi kaj la Konkordaton de Melfi, kaj por anonci kaj prepari la Unuan Koncilion de Melfi.

Monaĥo en la monaĥejo de Montokasino redakti

La nomo de Dezidero estas ligita al granda renaskiĝo, arta kaj konstrua, de la montokasina abatejo, kiun li komplete rekonstruigis ekde 1066 ĝis 1071, ornamante la preĝejon per altvaloraj freskoj kaj mozaikaĵoj, ankaŭ per la kontribuo de mozaikistoj kaj artistoj venigitaj el Bizanco. Krome la monaĥejo fariĝis centro de intensa florado de teologiaj, gramatikaj kaj retorikaj studoj. Tiuperiode interalie estis difinitaj la teoriaj bazoj de la ars dictandi (arto de la kompilado) verke de Alberiko, gramatikisto kaj teologo apartenanta al la plej intima Deziderana rondo.

Dialogoj pri la mirakloj de Sankta Benedikto redakti

Je granda literatura kvalito estas lia verko “La dialogoj pri la mirakloj de Sankta Benedikto. Dezidero kompilis tiun verkon ĉevale de la fino de 1076 kaj la somero de 1079. Konceptita kiel verko de kvar libroj, la teksto alveninta ĝis nin haltas ĉe la fino de la tria.

La dialogoj interesiĝas pri 55 mirakloj grandparte okazintaj en la 11-a jarcento, rakontitaj dialogforme inter Dezidero mem kaj la sacerdoto Teofilo.

La inspiro de tiu verko trovas modelon en la Dialogoj de papo Gregorio la Granda. En la tria libro de la Dialogoj, li skizas teruran portreton pri papo Benedikto la 9-a, lin taksante unu el la plej malbonaj papoj de la Eklezio.

Papado de Viktoro la 3-a redakti

Dezidero provizis diversajn gravajn servojn al papo Gregorio la 7-a, kiu konsekve sur la mortolito lin indikis al la kardinaloj suditaliaj kiel la plejtaŭgan lin posteuli. Li estis elektita papo la 24-an de majo de 1086, sed montris veran malemon al la akceptado de tiu honoro kiun oni al li surŝarĝis. Fakte post la malfrua konsekro, kiu ne okazis antaŭ la majo de sekvanta jaro 1087 kun la nomo de Viktoro la 3-a (eble omaĝe al sia antaŭulo kiu permesis ke li eniru la monaĥejon de Montokasino), li abrupte retiriĝis en Montokasino.

Grafino Matilda de Toskanio ne multe poste lin konvinkis reveni al Romo; sed pro la ĉeesto de Kontraŭpapo Klemento la 3-a (Guiberto el Raveno), kiu en la urbo havis multajn subtenantojn, tie restis malmulte.

En aŭgusto li prezidis en Benevento iom gravan koncilion, en kiu Klemento la 3-a (kontraŭpapo) estis ekskomunikita: krome estis denove malpermesita la laika investituro, kaj estis proklamita speco de krucmilito, en Afriko, kontraŭ la Saracenoj invadantaj kaj prirabantaj la marbordajn eŭropajn popolojn.

Dum la koncilio Viktoro malsaniĝis, kaj retiriĝis en Montokasino, kie li mortis la 16-an de septembro 1087 kaj kie li estis entombigita. Lia entuta papado daŭris 16 monatojn, sed tiu efektiva daŭris nur kvar monatojn.

Lia posteulo estis papo Urbano la 2-a.

Li estis beatoproklamita en 1887, ok jarcentojn poste, sub la papado de Leono la 13-a.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti