Vladimír Menšík

Vladimír MENŠÍK (9-a de oktobro 1929 en Ivančice, Ĉeĥoslovakio29-a de majo 1988 en Brno) estis ĉeĥa aktoro de filmoj, teatro kaj televido.

Vladimír Menšík
Vladimír Menšík
Vladimír Menšík
Persona informo
Vladimír Menšík
Naskiĝo 9-an de oktobro 1929
en Ĉeĥoslovakio Ivančice, Ĉeĥoslovakio
Morto 29-an de majo 1988
en Ĉeĥoslovakio Brno, Ĉeĥoslovakio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per astmo vd
Tombo tombejoj de Olšany vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Alma mater Janáček Academy of Music and Performing Arts vd
Memorigilo Vladimír Menšík
Familio
Infanoj Petr Menšík vd
Profesio
Okupo verkisto • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • aktorokomikisto vd
Aktiva dum 1953 - 1988
Aktorado
Fama rolo Vacovský en
Lásky jedné plavovlásky
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Pri naskiĝ- kaj mortodatoj estas malkongruaj indikoj en la diversaj publikigaĵoj. La nakiĝjaron verŝajne MENŠÍK mem iomete variigis. Per lernejaj samklasanoj oni scias ke li ne en 1924 sed en 1929 naskiĝis. Pri la mortojaro 1988 plej verŝajnas, ĉar ankoraŭ la 27-an de majo 1988 li aktoris en teatro.

Vladimír MENŠÍK aktoris en seriosbranĉaj filmroloj, ekz. en »La amo de flavharulino« (»Lásky jedné plavovlásky«, 1965) de Miloš Forman. Sed pli kaj plej li famiĝis per bonhumuraj karakteroj kaj per aktorado en televidserioj. La unua filmo en kiu li aktoris estis »Zářijové noci«, 1957.

La internacie plej konataj kinejaj filmoj liaj estas interalie »Sur la kometo« (»Na kometě«, 1970) de Karel Zeman, »Knabino sur balailo« (»Dívka na koštěti«, 1972), »Kiel dronigi d-ron Mráček aŭ La fino de la niksoj en Bohemio« (»Jak utopit doktora Mráčka aneb Konec vodníků v Čechách«, 1974), »Tri aveloj por cindrulino« (»Tři oříšky pro Popelku«, »Drei Haselnüsse für Aschenbrödel«, 1973) kaj »Kiel kisveki Dormantan Belulinon« (»Jak se budí princezny«, 1977).

Krome li kunaktoris en multaj televidserioj; ĉu oriento, ĉu okcidento, oni lin ŝatas. Kelkaj ekzemploj: »Pan Taŭ« (1974, rolo: Josef URBAN), »Malsanulejo ĉe urborando« (»Nemocnice na kraji města«, 1978 – 1981), kaj speciale »La vizitantoj« (»Návštěvníci«, 1981 – 1983), »Ferdinando la fluganta« (»Létající Čestmír«, 1983) kaj la s-ro MAJER en »Arabela« (»Arabela«, 1979 – 1981).

En lia naskiĝurbo Ivančice (apud Brno) ekzistas muzeo pri Vladimír MENŠÍK, ĝi ekspoziciigas vestaĵojn, skribaĵojn kaj fotojn de li. Krome estas skulptaĵo de la ŝatata aktoro. La muzeo ĉiutage viziteblas.

Retpaĝoj redakti