Zoltán SOMLYÓ [zoltAn ŝomjO], hungare Somlyó Zoltán estis hungara poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto. Lia filo estis same poeto: György Somlyó.

Zoltán Somlyó
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1882 (1882-06-22)
en Donja Dubrava (Međimurje)
Morto 7-an de januaro 1937 (1937-01-07) (54-jaraĝa)
en Újbuda
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Zoltán Somlyó
Familio
Infanoj György Somlyó vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • Literatura tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis, kiel Schwartz Zoltán la 22-an de junio 1882 en Alsódomboru, kiu nun estas Donja Dubrava (Međimurje), Kroatio. Li mortis la 7-an de januaro 1937 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Li naskiĝis en juda familio. Li frekventis mezlernejon en Nagykanizsa, poste li komencis labori, kiel ĵurnalisto en diversaj urboj. Ekde la 1920-aj jaroj li okupiĝis ankaŭ pri tradukado. Tono de liaj poemoj estis la soleco kaj malespero.

Verkoj (elekto) redakti

  • Dalok a piros kendőtől a hatcsattos cipóig (Kantoj de la tuko ĝis ...) poemoj, 1902
  • Dél van (Estas tagmezo), poemoj, 1910
  • Az átkozott költő (La malbenita poeto), poemoj, 1911
  • Sötét baldachin (Malhela baldakeno), poemoj 1913
  • Végzetes verssorok (Fatalaj versoj), poemoj, 1916
  • A Férfi versei (Poemoj de la viro), poemoj, 1922
  • Tango Milonga hercegnő (Princino Tango Milonga), poemoj 1924
  • Válogatott versek (Elektitaj poemoj), 1953
  • A titkos írás (La sekreta skribo), poemoj, 1960
  • diversaj tradukaĵoj de Baudelaire, Guy de Maupassant, Voltaire, Jean-Jacques Rousseau

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio