Filozofia spiritualismo

(Alidirektita el Spiritualismo (filozofio))

Oni ĝenerale difinas kiel filozofia spiritualismo [1](aŭ spiritualismo (filozofio)) la doktrinon kiu, kontraŭstariĝante al materialismo, kaj foje al raciismo, asertas la ekziston en la homo de spirita principo, rekta atesto de la konscio: el tiu eblas konjekti valorojn kaj senmateriajn interesojn konstateblajn en la religiaj, moralaj, amemaj ktp rilatoj.[2]

  • Rufus M. Jones (1853-1948), unu por multaj,[?] rilate spiritualismon asertas ke “la lasta realo de la universo estas la Spirito, supera inteligento, simila al la homa spirito, kiu estas fundamento kaj racia ekspliko pri la tuta universo”. Similsence la termino estis utiligita por indiki idealisman koncepton, laŭ kiu nenio ekzistas escepte de la Absoluta Spirito kaj de la finita spiritoj: pro tio la sensa mondo estas nur la idea regno.[3]
  • Foje la termino estas malpropre uzata por indiki spiritismon, kredo kiu asertas ke ekzistas spiritaj entaĵoj kaj ke la homaj estuloj, dotitaj per mediumaj kapabloj, povas komuniki kun ili. Oni vidu en Allan Kardec kaj Arthur Conan Doyle kiuj konfirmas[ĉu?] ke spiritismo estas “spirituala” kaj ne inverse. Konsekve,[konsekvo?] multaj studoj pri spiritualismo estis ĝenerale akceptitaj de spiritistoj kiel Oliver Joseph Lodge kaj aliaj.[4]

Historio pri la spiritualisma pensaro redakti

La termino spiritualismo devenas el la latina spiritus, kiu ne havas korespondaĵon en la en la antikva greka kiu uzas la vorton pnéuma (πνεύμα), intencita kiel "blovo", "aero", "spiro" kaj do, laŭ stoikismo, kiel viviganta spirito kiu donas la vivon al la realo ĝin impregnante per si.

En la historio.de la filozofio, spiritualismo estas referata al specifa filozofia fluo kiu naskiĝis kaj disvolviĝis en 19-a jarcento, aparte en Francio kaj Italio, polemike stariĝanta kontraŭ pozitivismo, sensismo kaj materialismo: al tiuj doktrinoj ĝi kontraŭmetis renaskiĝon de la metafiziko intencita laŭ la kristana aŭgustena senco.

19-a jarcento redakti

 
Victor Cousin, pentraĵo de 1820.

La termino troviĝas uzata unuafojon de Victor Cousin, unu en la precipaj aŭtoroj de la alestiĝo de “spiritualismo” en Francio. Cousin, edukita precipe en kontraŭmetafizikaj, idealismaj kaj sensismaj skoloj, fine reage ellaboris sian novan filozofian koncepton en la libro Pri la vero, la belo, kaj la bono del 1853, reprezentante la doktrinon de Platono konjugitan kun la evangelia mesaĝo de kristanismo. En ĝi estas asertata la spiriteco de la animo, la libero kaj la responso de la homaj agoj, la moralaj devoj, la senprofita virto, la digneco de la justeco,la belo de la karitato, kaj trans la limoj de tiu mondo ĝi montras Dion aŭtoro de la homaro kiu, post la kreo, ĝin ne forlasas al blinda destino[5]
La vastiĝo de tiu penso trovis aliĝintojn kaj pliprofundigistojn kaj spronis kaj koincidis kun aliaj similaj filozofiaj movadoj kiel, unu por multaj, kun tiuj de Antonio Rosmini kaj Vincenzo Gioberti en Italio.

20-a jarcento redakti

En la 20-a jarcento troviĝas du fluoj de spiritualismo, la unua kun la publikigo, en Francio, de la serio "Filozofio de la Spirito" zorge de Louis Lavelle kaj de René Le Senne kiuj engaĝiĝis en la klasikaj temoj de la spirita homa interneco konsideritaj je la lumo de la novaj problemoj de la kristana ekzistadismo.

La alia evoluis en la samaj jaroj en Italio celante distingiĝi el la Novtomismo kaj kontraxstariĝi al imanentisma novhegelismo per rekupero kaj disvolviĝo de la temoj de Aktualismo de Giovanni Gentile.

Spiritualistoj povas esti konsiderataj Armando Carlini kiu unua pri tio pritraktis, Luigi Stefanini, Felice Battaglia, Michele Federico Sciacca, Renato Lazzarini. Tiuj kaj aliaj opiniis ke la intimisma maniero filozofii de Sankta Aŭgusteno fontanta el la subiktiva spirito, anstataŭ el la racia analizo bazita sur la objektiva realo de la esto de Tomaso de Akvino, estas preferebla.

Notoj redakti

  1. La termino “spiritualismo” jam loĝas[?] inter la voĉoj[?] gastiĝintaj en Vikipedio, ekzemple spiritualismo.
  2. Vocabolario Treccani ĉe la koresponda voĉo.[?]
  3. «Spiritualism». En: Dictionary of Philosophy, New York: Philosophical library, 1942; kaj en Enciclopedia filosofica, centro studi filosofici di Gallarate (Italio), volumo 7.
  4. Laŭ la [katolika eklezio]] Kaj aliaj kristana eklezioj, spiriitsmo[?] estas nekristana en la koncepto kaj en la praktiko.
  5. V. Cousin, Du vrai, du beau et du bien, Paris 1856, pp.458-459.

Vidu ankaŭ redakti