Johann Baptist von Spix
D-ro Johann Baptist Ritter von SPIX [ŝpiks] (9-a de februaro 1781 – 14-a de marto 1826) estis germana naturalisto.
Johann Baptist von Spix | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de februaro 1781 en Höchstadt an der Aisch | ||||
Morto | 13-an de marto 1826 (45-jaraĝa) en Munkeno | ||||
Tombo | Alter Südfriedhof (en) 48° 07′ 45″ Nordo 11° 33′ 59″ Oriento / 48.129083 °N, 11.566389 °O (mapo) vd | ||||
Lingvoj | latina • germana • franca vd | ||||
Loĝloko | Reĝlando Bavario vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bamberg Universitato de Würzburg vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | zoologo entomologo botanikisto ilustristo natursciencisto filozofo esploristo ornitologo biologo mondovojaĝisto vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco kaj zoologio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Spix naskiĝis en Höchstadt, Meza Frankonio, Germanio, kiel la sepa el 11 gefratoj. Lia junaĝa hejmo estas nun la loko de la Muzeo Spix [1], malferma al publiko en 2004. Post sia unua fundamenta publikaĵo, nome libro pri la historio de zoologia klasado, publikita en 1810, li iĝis membro de la Bavara Akademio de Sciencoj. En 1817 li veturis al Brazilo kun Carl Friedrich Philipp von Martius, kaj revenis en 1820 kun specimenoj de 6,500 plantoj, 2,700 insektoj, 85 mamuloj, 350 birdoj, 150 amfibioj kaj 116 fiŝoj. Tiuj formis la bazon de la kolekto de la Naturahistoria Muzeo de Munkeno, kies unua zorgisto li estis. Inter liaj malkovroj estis la Spiksa papago, kiu ricevis lian nomon.[1]
Spix mortis en Munkeno.
Verkoj
redakti- Geschichte und Beurtheilung aller Systeme in der Zoologie nach ihrer Entwicklungsfolge von Aristoteles bis auf die gegenwärtige Zeit. 1811 - Nürnberg, Schrag'sche Buchhandlung I-XIV; 710pp.
Aldone al la 4-voluma rakonto de la ekspedicio, Reise in Brasilien in den Jahren 1817 bis 1820 (Munkeno,1823-1831), la publikaĵoj elirintaj rekte el la kolektoj Spix-Martius inkludas:
- Simiarum et Vespertilionum Brasiliensium Species Novae [simioj kaj vespertoj], 1823, de Spix. El Smithsonian Institution Libraries
- Serpentum Brasiliensium Species Novae [serpentoj], 1824, de J.G. Wagler, el notoj de Spix
- Animalia Nova sive Species Novae Testudinum et Ranarum [testudoj kaj ranoj], 1824, de Spix
- Animalia Nova sive Species Novae Lacertarum [lacertoj], 1825, de Spix
- Avium Species Novae [birdoj], 1824-1825, de Spix
- Testacea Fluviatilia... [nesalakvaj moluskoj], 1827, de A.J. Wagner
- Selecta Genera et Species Piscium [fiŝoj], 1829[-1831], de Louis Agassiz
- Delectus Animalium Articulatorum [insektoj], 1830, de Maximilian Perty]
- Novae Genera et Species Plantarum [plantoj], 1823-1832, de Martius
- Plantarum Cryptogamicarum [kriptogamaj], 1828, de Martius
Referencoj
redakti- ↑ Ellis, Richard. (2004) No Turning Back: The Life and Death of Animal Species. New York: Harper Perennial, p. 270. ISBN 0-06-055804-0.
- Fittkau, E. J. 1995: Johann Baptist Ritter von Spix. Rundgespräche d. Kommission f. Ökologie, Tropenforschung. - Bayer. Akad. d. Wissenschaften. 10: 29-38