Stacidomo de Plaue

Stacidomo de Plaue, germane: Bahnhof Plaue (Thür), estas dividstacio en Plaue, Germanujo. Ĝi situas ĉe la splitiĝloko de la linioj inter Erfurt kaj Würzburg respektive Ilmenau. Nur en la direkto de Erfurto estas du trakoj.

Ĝenerala vido en la direkto de Arnstadt
Akceptejo, nuntempe hejmo por studentoj

Historio redakti

 
Akvoturo ĉe la stacidomo

La stacio estis kreita en 1879 kiam la fervoja linio de Arnstadt ĝis Ilmenau estis konstruita. La linio direkte al Würzburg estis aldonita en 1884.

Origine la linio al Würzburg havis du trakojn. Post la Dua mondmilito, la dua trako sur la linio inter Neudietendorf kaj Meiningen estis malmuntita laŭ ordono de la sovetiaj okupantoj; restis dutrakaj nur la sekcio de Brandleite-tunelo inter Gehlberg kaj Oberhof. Komence de la 1980-aj jaroj, la tre uzata linio inter Neudietendorf kaj Plaue estis denove duobligita kaj elektizita ĝis Arnstadt. Post Turniĝo la kurentkondukaj kablegoj malmuntitis. Laŭplana plua konstruado de elektrizo malsukcesis ĉar dum GDR-tempo oni ne kapabalis konstrui elektrocentralon por la tiradfluo.

Vartrafiko kun la celstacio Plaue estis nuligita en la 1970-aj jaroj. La trako al la masonfabriko de Dosdorf ankaŭ estis fermita kaj forigita. En la 1980-aj jaroj, manovrado ne plu okazis kaj la spuroj al la var-ŝedo forprenitis. Tamen, ankoraŭ eblis transdoni grandajn varojn por ekspediciado fare de Deutsche Reichsbahn. Ili estis ŝarĝitaj en pakaĵvagonojn kurantajn je persontrajnoj. De la 1990-aj jaroj, la fervojinstalaĵoj estis alikonstruitaj plurajn fojojn. De la originaj dek trakoj en la stacio nur tri hodiaŭ restas.

La stacio estis renovigita en 2005 kadre de la modernigo de la Erfurt-Würzburg-linio por maksimuma rapido de 140 km/h kaj kliniĝanta lokomotivteknologio. La stacidomo estis privatigita en 2012 kaj utiligatas kiel studenta loĝejo por proksima Teknika Universitato Ilmenau kun 20 loĝejoj.

Servoj redakti

La jenaj linioj funkcias (stato de printempo 2022):

  • RE 7 (Mainfranken-Thüringen-Express): Erfurto–Arnstadt–Plaue–SuhlSchweinfurt–Würzburg (ĉiun duan horon)
  • RB 44: Erfurto–Arnstadt–Plaue–Suhl–Meiningen (ĉiun duan horon)
  • RB 46: Erfurto–Arnstadt–Plaue–Ilmenau (–Rennsteig) (ĉiun horon)
  • RE 50: Erfurto–Arnstadt–Plaue–Suhl–Meiningen (keklkaj trejnparoj labortage)

Vagonaroj de la rapidlinio RE 45 de Erfurto al Ilmenau ne haltas en Plaue. Ĝis decembro 2017 la vagonaroj en direkto de Meiningen forprenitis en Plaue de ili irantaj al Ilmenau respektive alligitis en Plaue por veturo ĝis Erfurto. Poste la manovro translokigitis al stacidomo de Arnstadt de kie splitiĝas respektive unuiĝas trajnoj al Saalfeld (Saale) respektive Ilmenau.

Die Süd-Thüringen-Bahn (STB) prenas veturilojn de la tipo Stadler Regio-Shuttle RS1 sed Deutsche Bahn (DB-Regio) de la modelo Bombardier RegioSwinger.

Situo redakti

Situas la stacidomo en la eosto de la urbocentro inter Plaue (for de la centro) kaj sudokcidenta kvartalo Kleinbreitenbach. Hodiaŭ estas tie tri kajoj: numero 1 por vojaĝoj al Würzburg, numero 2 al Erfurto kaj tri por irado en la direkto de Ilmenau, Würzburg kaj Erfurto. Atingeblas ĉi-lastaj du per transpasejo subtera.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti