Stanisław Mikołajczyk

Stanisław Mikołajczyk (18a de julio 1901 – 13a de decembro 1966; [staˈɲiswav mikɔˈwajt͡ʂɨk]) estis pola politikisto. Li estis ĉefministro de la pola ekzila registaro dum la Dua Mondmilito, kaj poste vicĉefministro en post-milita Pollando ĝis 1947.

Stanisław Mikołajczyk
Ĉefministro de Pollando
Mikolajczyk.jpg
Persona informo
Stanisław Mikołajczyk
Naskiĝo 18-an de julio 1901 (1901-07-18)
en Holsterhausen
Morto 13-an de decembro 1966 (1966-12-13) (65-jara)
en Vaŝingtono
Religio katolikismo [#]
Lingvoj pola [#]
Ŝtataneco Pollando [#]
Partio Pola Popola Partio [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kiam li estis ankoraŭ juna (19jaraĝa) li aliĝis al la Pola Armeo kaj partopreniis en la Sovet-Pola Milito.

Kiam Nazia Germanio invadis Pollandon en septembro 1939, Mikołajczyk estis soldato en la Pola Armeo,[1] kaj servis en la defendo de Varsovio. Post la falo de Varsovio li fuĝis al Hungario, kie li estis malliberigita.[2] Li tuj fuĝis al Parizo tra Jugoslavio kaj Italio. Fine de novembro, Mikołajczyk estis atinginta Francion kie li ricevis peton aliĝi al la Pola Registaro en ekzilo kiel porparolanto de la Pola Nacia Konsilantaro.[3] En 1941 li estis nomumita Ministro de Internaj Aferoj kaj iĝis vicĉefministro de la ĉefministro Władysław Sikorski. En aprilo 1943 la germanoj anoncis, ke ili estis malkovrintaj la tombojn de ĉirkaŭ 22 000 polaj oficiroj kiuj estis murditaj de sovetoj en la arbaro de Katin. La Soveta registaro mensoge rediris, ke ĝuste la germanoj fabrikis la malkovraĵon. Aliancanoj pro diplomatiaj tialoj, formale akceptis tion, sed la registaro de Mikołajczyk malakceptis fari tion. Tiam Stalin akrigis rilatojn kun la pola ekzila registaro.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Stanislaw Mikolajczyk The Pattern of Soviet Domination Sampson Low, Marston & Co 1948 Paĝo 5
  2. Paĝo 6
  3. Paĝo 7