Star Trek: Generations

(Alidirektita el Star Trek Generations)

Star Trek Generations - en Esperanto laŭvorte kaj iom neelegante Generacioj de Stela Vojaĝo - estis usona kineja filmo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek, kiu publikiĝis en novembro 1994. Temas pri la sepa kineja filmo el la serio, kiu origine komenciĝis kiel televida serio. Temigante la morton de la stelŝipa kapitano James T. Kirk, temas pri la unua kineja filmo en la serio kiu precipe roligas la teamon de la televida serio Stela Vojaĝo: La sekva generacio.

Star Trek Generations
Star Trek film • filmo
Originala titolo Star Trek Generations
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla
Daŭro 117 minutoj
Ĝenro sciencfikcio
Kameraado John A. Alonzo
Buĝeto 35 milionoj da usonaj dolaroj
Reĝisoro(j) David Carson
Produktisto(j) Rick Berman
Scenaro Ronald D. Moore
Brannon Braga
Filmita en Kalifornio • Arizono • Alabama Hills • Paramount Stage 8 • Paramount Stage 9 • Paramount Stage 7
Loko de rakonto Idaho • Veridian III • Amargosa • Amargosa Observatory
Muziko de Dennis McCarthy
Produktinta firmao firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr

Partoj de la filmoj estis farataj en la nacia parko Valley of Fire en la usona subŝtato Nevado, aliaj partoj en Lone Pine, Kalifornio, sed la pli granda parto filmiĝis en la studioj de firmao Paramount.

Kvankam la filmo ricevis miksitajn juĝojn de filmaj kritikistoj, ĝi bone vendiĝis en kinejoj.

La eventoj de la filmo okazu en la 24-a jarcento, pli konkrete en la jaro 2371.

Enhavo redakti

En la jaro 2293, la retiriĝintaj kosmovojaĝistoj James T. Kirk, Montgomery Scott kaj Pavel Chekov ĉeestas la unuan vojaĝon de la nova federacia stelŝipo Enterprise-B. Dum la vojaĝo, la stelŝipa teamo estas premata al misio helpi al du stelŝipoj de fuĝintoj el stranga energia bendo, kvankam nek la nova stelŝipo Enterprise-B nek ties teamanoj estas preparataj je tio. Eblas savi iom de la fuĝintoj antaŭ ol la du ŝipoj estas detruataj, sed dum la savado la stelŝipo Enterprise mem kaptiĝas en la energia bendo. Kirk malsubeniras al la subaj ferdekoj de la stelŝipoj por ŝanĝi la defendan ŝirmilon, por ebligi al la stelŝipo eskapi. Dum tio, la bendo tuŝas la stelŝipon, forŝiras la sekcion en kiu troviĝas Kirk al la kosma vakuo, kaj oni supozas ke Kirk mortis en tio.

En 2371, la teamo de la postsekva stelŝipo Enterprise-D, ricevas sone torditan mesaĝon de sola observatorio. Ili trovas ke ĉiu el la observatoriaj teamanoj, escepte de d-ro Tolian Soran, estis mortigita fare de Romulanoj. En la stelŝipa teamo laboras inter alie la androido Data, homforma roboto kiu ĵus ricevis programon kiu ebligas al li sperti homajn emociojn, kaj inĝeniero Geordi La Forge, blinda juna viro ekipita per komputila "vidilo", enoperaciigita ĉe kaj inter ambau okuloj, kiu ebligas vidadon. La du ricevas la taskon traserĉi la observatorion, kaj trovas blokon de substanco nomata Trilithium en kaŝita ĉambro. Soran aperas, batas La Forge ĝis senkonscio, kaj sendas rakedon kun iom da Trilithium al proksima stelo. La substanco kaŭzas la stelon iĝi supernovao, kaj eksploda ondo skuas la observatorion. Soran kaj La Forge estas fortransportataj per stelŝipo de la Klingonoj, kiu apartenas al la krimaj fratinoj Lursa kaj B'Etor Duras. Data estas savata ĵus antaŭ ol la observatorio detruiĝas.

La kapitano de la stelŝipo Enterprise-D, Jean-Luc Picard, lernas pli pri Soran de lia teamanino Guinan (ludata de aktorino Whoopi Goldberg): Guinan kaj Soran estis inter tiuj personoj, kiuj multajn jarojn antaŭ estis savitaj per la stelŝipo Enterprise-B. Guinan klarigas ke la celo de Soran estas reveni al la energia bendo kiun la stelŝipo Enterprise-B tiam renkontis. Picard kaj Data komprenas ke Soran ŝanĝas la bendan pozicion per kolapsigo de steloj, kaj celas direktigi ĝin tiel ke detruiĝus forte loĝata planedo de la Federacio. La fratinoj Duras kontaktigas la stelŝipon Enterprise-D kaj proponas liberigi La Forge, se samtempe malliberiĝas Picard. Kapitano Picard do estas transportata al la planeda surfaco kaj trovas ke Soran laboras pri misiilo, protektata de defenda ŝirmilo, dum La Forge estas reportata al la stelŝipo, sen scio ke la "vidilo" nun sendas signalaron al la klingonoj, tiel ke ili vidas ekzakte kion li mem vidas. Kiam la fratinoj Duras per tio malkovras la frekvencon de la defenda ŝirmilo de la stelŝipo Enterprise, ili atakas. La teamo de la stelŝipo Enterprise sukcesas detrui la klingonan stelŝipon, sed ĝi mem estas neripareble damaĝita. Vickapitano Riker ordonas evakuiĝon de la teamo al la sava, teleroforma sekcio de la stelŝipo, por separigi ĝin de la damaĝita "moviga" sekcio. La eksplodo de la damaĝita sekcio kaŭzas, ke la sava sekcio kolizie surplanediĝas.

Kapitano Picard trovas truon en la ŝirmilo de Soran, sed ne sukcesas bremsi ilin starti la misiilon. La suno de la planeda sistemo kolapsas, Soran kaj Picard estas transportataj al la energia bendo antaŭ ol la supernovaa eksplodo de la suno detruas la planedon. Picard petas helpon de iaspeca "eĥo" de Guinan en la energia bendo, kaj renkontas kapitanon Kirk, kiu same sekure pluekzistas ene de la bendo. Picard konvinkas Kirk-on reveni al la nuntempo de Picard, kaj haltigi Soran-on. Kune, Picard kaj Kirk sukcesas forlasi la bendon kaj alvenas al la planedo 3 minutojn antaŭ ol Soran startas la misiilon. Ili sukcesas detiri lian atenton sufiĉe longe ke eblas fiksi la misiilon en la ekflugejo, do kiam ĝi startas, ĝi eksplodas surloke kaj mortiagas Soran-on. Kirk estas mortige vundita, kiam li mortas, Picard konfirmas al li ke lia heroemo signife helpis al la Federacia vivantaro. Picard entombigas Kirk-on, kaj poste estas transportigita al la ruiniĝinta sava parto de la stelŝipo Enterprise-D, kie li rerenkontas sian teamon kaj ĉiuj iom poste estas fortransportataj de la planedo sur stelŝipo nomata Farragut.

Ĉefaj karakteroj redakti

La tuta teamo de la stelŝipo Enterprise-D, videbla en la televida serio Stela Vojaĝo: La sekva generacio, ankaŭ videblas en la filmo:

  • Patrick Stewart kiel kapitano Jean-Luc Picard
  • Jonathan Frakes kiel komandisto William T. Riker
  • Brent Spiner kiel leŭtenanto komandisto Data
  • LeVar Burton kiel leŭtenanto komandisto Geordi La Forge
  • Michael Dorn kiel leŭtenanto Worf
  • Gates McFadden kiel doktoro Beverly Crusher
  • Marina Sirtis kiel konsilisto Deanna Troi

Aldoniĝas la aktoroj de la roloj James T. Kirk, Montgomery Scott kaj Pavel Chekov el la origina serio. La roluloj de la naviga oficiro Spock kaj de la medicina oficiro Leonard McCoy rifuzis partopreni en la filmo, tiel ke la scenaro estis modifita por ke ilia manko ne sentiĝu. Aperis ankaŭ brita aktoro Malcolm McDowell.

Eksteraj ligiloj redakti