Stefan Kwaśniewski

Stefan Kwaśniewski pseŭdonomo Quas (naskiĝis en 1898, mortis la 1-an de oktobro 1944 en Varsovio) – pola ĵurnalisto, felietonisto – verkis ĉefe por "Wieczór Warszawski" (Varsovia Vespero). Batalis en la ribelo de Varsovio kiel soldato de bataliono "Sokół" (Falko) en rango de pliaĝa pafisto. Mortfalis la lastan tagon de la ribelo, dum artileria pripafo, kiu okazis post armistico.

Stefan Kwaśniewski
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1897 (1897-11-30)
en Radom
Morto 2-an de oktobro 1944 (1944-10-02) (46-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro morto dum batalo vd
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Politekniko de Varsovio vd
Profesio
Alia nomo Quas vd
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la plej bona kaŝpafisto de la bataliono, en kiu batalis.

Edzino de Stefan Kwaśniewski estis Irena el domo Szyszko (naskiĝinta la 19-an de aŭgusto 1902 en Pabierowice, mortinta la 12-an de februaro 2008 en Britio), kiu ankaŭ batalis en Pola Enlanda Armeo.

Mortafintoj en la Varsovia ribelo redakti

Bibliografio redakti

  • Kronika powstania warszawskiego (Kroniko de la Varsovia ribelo), Andrzej Krzysztof Kunert, kunlaboro Zygmunt Walkowski, Wydawnictwo Edipresse Polska i Zysk i Ska, Varsovio 2004, ​ISBN 83-7298-662-2​, p. 196

Eksteraj ligiloj redakti