Municipo Strážná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Králický Sněžník, 15 km oriente de urbo Lanškroun, ĉe ŝoseo n-ro 368 inter Moravská Třebová kaj Štíty, 20 km norde de Moravská Třebová kaj 11 km sude de Štíty. Vivas ĉi tie 104 loĝantoj (2023). Dominanto en la vilaĝo estas monteto Lázek kun belvedera turo prezentanta oriente panoramon al Zábřeha montetaro kaj okcidente al urbo Lanškroun.

Strážná
(Šumvald)
germane Schönwald
municipo
Belvedero Lázek
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Strážná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historia regiono Moravio
Montaro Zábřeha montetaro
Situo Strážná
 - alteco 605 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 27″ N 16° 42′ 44″ O / 49.90750 °N, 16.71222 °O / 49.90750; 16.71222 (mapo)
Areo 10,64 km² (1 064 ha)
Loĝantaro 104 (2023)
Denseco 9,77 loĝ./km²
Unua skribmencio 1350
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 32
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580988
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Strážná
Retpaĝo: www.strazna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skriba mencio pri Strážné, tiam nomata Šumvald, aŭ germane Schonwald, devenas el la jaro 1350 kaj traktas pri transdono de parto el teritorio de dekanejo Šumperk al nove establita episkopejo Litomyšl. El la nomo de la vilaĝo oni povas prijuĝi, ke ĝi estis fondita de germanaj koloniistoj. Verŝajne tiu nomo devenas el karaktero de la ĉirkaŭanta pejzaĝo - bela arbaro (germane Schönwald). En dokumento el la jaro 1519 estas la vilaĝo signita kiel neloĝata, sed en la duono de 16-a jarcento ĝi estis denove prisetlita. De tiu tempo ĝis nuligo de feŭdismo restis Strážná ligita al la sinjorejo Zábřeh. Moderna historio de nove nomata vilaĝo Strážná volviĝas de postmilita ellandigo de tiu ĉi tute germana vilaĝo kaj de ĝia rea koloniigo el proksimaj vilaĝoj, ĉefe el Herbortice kaj Cotkytle.

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

La vilaĝo fieras per bela preĝejo de Sankta Isidro, kiu estis en la jaro 1921 tute rekonstruita. En la jaroj 1350 kaj 1492 estis la vilaĝo menciata kiel paroĥa, sed post elloĝigo kaj resetlo en la 16-a jarcento la paroĥestrejo jam ne estis renovigita.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.