Cotkytle

Vilaĝo Cotkytle situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 14 km nordoriente de la urbo Lanškroun, 25 km sude de la urbo Králíky kaj 18 km sudoriente de la urbo Jablonné nad Orlicí. Vivas ĉi tie 401 loĝantoj (2022).

Cotkytle
germane Zottkittl, germane Zackiecel
vilaĝo
Selsky les.JPG
Naturrezervejo Selský les
Flag of Cotkytle CZ.svg
Flago
Cotkytle.svg
Blazono
Oficiala nomo: Cotkytle
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Moravio
Montaro Zábřeha montetaro
Naturmemorindaĵo Selský les
Situo Cotkytle
 - alteco 618 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 10″ N 16° 43′ 26″ O / 49.93611 °N, 16.72389 °O / 49.93611; 16.72389 (mapo)
Areo 18,64 km² (1 864 ha)
Loĝantaro 401 (2022)
Denseco 21,51 loĝ./km²
Unua skribmencio 1226
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 32
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 579980
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Cotkytle
Retpaĝo: www.cotkytle.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Cotkytle
  • Herbortice
  • Janoušov
  • Mezilesí

HistorioRedakti

La vilaĝo estis fondita en la 14-a jarcento okaze de koloniigo de la regiono per germanaj koloniistoj. La nomo Cotkytle verŝajne devenas el germana esprimo Zottkittel (Vilhava kitelo).

MemorindaĵojRedakti

PreĝejoRedakti

Preĝejo de Sankta Johano Nepomuka, origine konsekrita al Ĉieleniro de la Sinjoro, konstruita en la unua duono de 14-a jarcento, estis rekonstruita baroke en la jaro 1726. Sur altaro estas bildo de Sankta Johano Nepomuka kaj statuoj de Sanktaj Cirilo kaj Metodo.

StatuojRedakti

  • Antaŭ la preĝejo estas statuaro "Krucumado" el la jaro 1797
  • Proksime estas statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1814
  • En Herbortice estas ŝtona krucifikso sur soklo kun figuraj reliefoj el la jaro 1851.

Popola arĥitekturoRedakti

En la vilaĝo konserviĝis kelkaj konstruaĵoj de ĉarpentita popola arĥitekturo.

NaturoRedakti

En katastra teritorio Cotkytle, okcidente de la vilaĝo, troviĝas

  • natura rezervejo Selský les, protektata maljunan fagan arbaron kun multaj specioj de flaŭro kaj faŭno kaj
  • natura memorejo Selský potok, deklarita por protekti riĉan aperon de printempa leŭkojo (Leucojum vernum) kaj multaj specioj de birdoj kaj amfibioj.

BibliografioRedakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.