Strawberry Hill (vilao)

Strawberry Hill (en Esperanto „fragomonteto“) estas kasteleca vilao, kiun konstruigis la verkisto kaj politikisto Horace Walpole en la jaroj 1749 ĝis 1776 ĉe la rivero Tamizo proksime de Londono (Anglujo). La konstruaĵo fariĝis modelo por granda nombro da similaj vilaoj kaj kasteloj en Eŭropo kaj iniciatis la novgotikon, kiu celis la revivigon de gotika arĥitekturo.

Strawberry Hill
muzeo
dommuzeo • masia • independent museum [+]

LandoBritio

SituoLondono
- koordinatoj51° 26′ 17″ N, 0° 20′ 6″ U (mapo)51.438-0.335114Koordinatoj: 51° 26′ 17″ N, 0° 20′ 6″ U (mapo)
Areo0,05 km² (4,95 ha) [+]

Estiĝo1749

Strawberry Hill (vilao) (Granda Londono)
Strawberry Hill (vilao) (Granda Londono)
DEC

Map
Strawberry Hill

Vikimedia Komunejo:  Strawberry Hill House [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Vilao Strawberry Hill sur pentraĵo de Johann Heinrich Müntz el 1755/59

Historio redakti

En 1748 Horace Walpole estis aĉetinta malgrandan vilaon ĉe Tamizo kaj intencis transkonstrui ĝin en sian „etan gotikan kastelon“. Ekde 1749 li pliamplekigis ĝin en plurajn konstruajn etapojn.

 
La galerio en Strawberry Hill (Edward Edwards, ĉina inko kaj akvarelo, proks. 1784)

Arĥitekturaj modeloj estis diversaj konstruaĵoj en Anglujo kaj aliaj landoj el la epoko de la gotiko. Kapelo en la abatejo Westminster konstruita sub Henriko la 7-a liveris la modelon por krucripovolbo supre de la galerio, sed ankaŭ detaloj de tombomonumentoj en Westminster kaj Canterbury enfluis ŝanĝitaforme en la konstruaĵon. Eksterajn formojn de katedraloj Walpole uzis en la interno de la domo, ekstere la konstruaĵo estis miksaĵo el fortikaĵo kun murdentoj kaj turoj kaj gotika preĝejo kun pintarkaj fenestroj.

La unua konstruparto komenciĝis en 1749 kaj finiĝis en 1753, la dua komenciĝis en 1760. Ekde 1772 ĝis 1776 okazis pluaj ŝanĝoj kaj alkonstruoj. La jaron 1776 oni tial plejofte rigardas kiel la dislimo inter postgotiko kaj novgotiko.

Strawberry Hill apartenas ekde 1923 al la katolika Universitato Sankta Maria en Twickenham (Londono). Post ampleksaj riparadoj la domo estas denove vizitebla ekde 2010. Kiel vivejo de Horace Walpole la kastelo ankaŭ estas literatura memorejo unuaranga, komparebla kun Abbotsford, kasteleca loĝodomo de la skota verkisto Walter Scott.

Strawberry Hill kaj la „gotika“ romano redakti

Strawberry Hill ankaŭ estis la modelo por La kastelo de Otranto (angle The Castle of Otranto), romano, kiun Walpole en 1764 komence publikigis sub kaŝnomo kaj per kiu li fondis la literaturan genron Gothic Novel, do „gotika romano“. Ekde tiam en ĉiu hororromano grave rolis la arĥitekturo de la okazejo. Ŝtuparoj, galerioj, kaŝitaj ĉambroj, volboj kaj kelaj karceroj sekvatempe estis ligitaj kun ĉi tiu genro tre prizorgata dum la romantismo. Dum kiam tamen la literaturo de Walpole finfine estis ligita kun la klerismo, en pli malfruaj literaturaj verkoj ĉi-genraj la malracia pli kaj pli paŝas en la malfonon.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti