Gotika literaturo

(Alidirektita el Hororromano)

Gotika literaturo (aŭ kelkfoje gotika hororo) estas literatura ĝenro, kiu entenas elementojn de horora kaj romantikisma literaturoj. Oni ĝenerale konsentas, ke tiu ĝenro estis inventita de la angla verkisto Horace Walpole, per lia romano The Castle of Otranto (1764).

Strawberry Hill, angla vilao en la gotika-renesanca stilo, konstruita de la gotika verkisto Horace Walpole.

Ĉefaj proprecoj de gotika literaturo estas teruro (kaj psikologia kaj korpa), mistero, superŝtico, fantomoj, fantomloĝitaj domoj, gotika arkitekturo, kasteloj, malhelo, morto, frenezeco, ktp...

Romana formo redakti

Elstara ekzemplo de gotika terura rakonto (kiu ankaŭ estis unu el la unuaj rakontoj de la sciencfikcia ĝenro) estas la romano "Frankenŝtejno aŭ la moderna Prometeo" de la Mary Shelley. Tiu romano priskribas kiel freneza sciencisto konstruas vivantan monstron el partoj de kadavroj. La monstro ne havas nomon, sed estas ofte kromnomita "la kreitulo", "la monstro" kaj eĉ pli ofte "la demono".

Teruraj rakontoj pri vampiroj (kiel "Drakulo" de Bram Stoker), homlupoj kaj aliaj monstroj ankaŭ estis popularaj kaj oftaj. Aliaj rakontoj traktas religion, la moralajn demandojn pri bono kaj malbono, kaj paradizon kaj inferon.

Ĝia karakteriza trajto estas misteraj, kutime supernaturaj kaj sekve hororaj okazaĵoj en mezepokaj gotikaj kasteloj aŭ klostroj, kie senkulpaj bonuloj devas rezisti kontraŭ krimaj perfortuloj. La gotika romano antaŭis modernan historian romanon. Inspiron el ĝi ĉerpis multaj aŭtoroj (Scott, Hugo, Balzac, Poe, Baudelaire, Twain, Stevenson, Wilde k.a.).

Poeziaĵoj redakti

La plej fama gotika poeto estis Edgar Allan Poe, kiu verkis terurajn kantojn. Tiuj kantoj traktis la malhelajn timojn kaj voluptojn kaŝitajn en la homa psiko. Poe estis unu el la patroj de gotika literaturo pro la amkantoj kaj la misteraj rakontoj, kiujn li verkis. Lia poezio elvokas fortajn emociojn kaj estas karakterizita per tia speciala ritmo. Laŭdire Charles Baudelaire, la patro de moderna poezio, estis legante ĝin ĉiutage. La sufero kaj soleco en la vivo de la verkisto estis esprimitaj en terura kaj sonĝa kreaĵo. Liaj rakontoj estas plenaj de halucinoj kaj penetras la mondon de la frenezuloj, esprimante sian timon kaj doloron kaj priskribante daŭran koŝmaron, kiu neniam finiĝas. Sub la influo de opioido, Poe elĉarpis sian subkonscion kaj eltiris el ĝi profundajn zorgojn pri furiozaĵoj, torturo en entombigaj kavernoj kaj senlima doloro en ĉi tiu mondo.

Klasikaĵoj de la gotika romano redakti