Suĥij (Velikij Bereznij)

Suĥij, ukraine Сухий, hungare Szuhapatak [suhapatak] estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij, en municipo de Tiĥij.

Suĥij
vilaĝo en Ukrainio
Administrado
Poŝtkodo 89030
Demografio
Loĝantaro 187  (2001) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 57′ N, 22° 47′ O (mapo)48.94916666666722.79Koordinatoj: 48° 57′ N, 22° 47′ O (mapo) [+]
Alto 543 m [+]
Areo 39,72 km² (3 972 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Suĥij (Ukrainio)
Suĥij (Ukrainio)
DEC
Suĥij
Suĥij
Situo de Suĥij

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sukhyi, Velykyi Bereznyi Raion [+]
vdr
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Velikij Bereznij en Transkarpatio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Suĥij situas laŭ rojo, fine de sakovojo. Luh kun fervojo troviĝas je 5, Velikij Bereznij je 39, Uĵhorodo je 82 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1768 en formo "Sucha". En 1904 pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungaran loknomon Szuhapatak. En 1910 vivis tie 487 loĝantoj, (482 rutenoj, 5 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Suĥij. Tiam la hungara loknomo ŝanĝiĝis al Ungszuha. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj redakti