Subotiŝte
Ne miskomprenu kun Sobotište!
Subotiŝte, serbe Суботиште, slave Subotište estas malgranda vilaĝeto en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Pecjinci.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 24 km²
- Koordinatoj: 44°50′25″N 19°57'22″E
- Supermara alteco: 74 m
- Loĝantaro: 942 en 2002
- Poŝtkodo: 22414
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: RU
Geografio redakti
Subotiŝte situas laŭ flankovojoj.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1329, tiam apartenanta al Hungara reĝlando. Post la mezepoko dominado de turkoj sekvis, ekde 1745 limgarda zono de Habsburgoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio. Dum la 2-a mondmilito la faŝistoj 88 da homoj mortpafis. En 2002 loĝis en Subotiŝte 897 serboj (95 %), 6 kroatoj (0,5 %), 4 hungaroj kaj aliaj. La loĝantaro nuntempe malpliiĝas.
Vidindaĵoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Fontoj redakti
- Hungara kaj serba Vikipedioj
- Mapo pri Subotiŝte