Sud-Afrika Disvolviĝa Komunumo

(Alidirektita el Sud-Afrika Evolu-Komunumo)

La Sud-Afrika Disvolviĝa Komunumo (angle Southern African Development Community) estas organizaĵo por la kunlaboro de ŝtatoj de suda Afriko. Ĝiaj programoj dividiĝas en kelkajn ekonomiajn kaj sociajn kampojn. La 14 membraj ŝtatoj estas Angolo, Bocvano, Demokratia Respubliko Kongo, Lesoto, Malavio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Sud-Afriko, Sejŝeloj, Svazilando, Tanzanio, Zambio, Zimbabvo.

Sud-Afrika Disvolviĝa Komunumo
emblemo
flago
internacia organizaĵo
Komenco 1980 vd
Lando(j) Bocvano vd
Sidejo Gaberono
Filioj Statistika Komitato de Sud-Afrika Disvolviĝa Komunumo • Tribunalo de la Sud-Afrika Disvolviĝa Komunumo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio

La Sud-Afrikan Disvolviĝ-Kunordigan Konferencon (SAEKK), la pra-organizaĵo de SAEK, establis en aprilo de 1980 la registaroj de la naŭ sud-afrikaj landoj Angolo, Bocvano, Lesoto, Malavio, Mozambiko, Svazilando, Tanzanio, Zambio, kaj Zimbabvo. La formado de SAEKK estis longa procezo de konsultoj inter la estroj de suda afriko. Je la fino de la 1970-aj jaroj, klariĝis al la estroj de la regiono ke havi nacian flagon kaj nacian himnon ne kontentigus la bezonojn de la popolo por plibona vivnormo. Kaj la pozitivaj spertoj de kunlaboro inter la ŝtatoj por antaŭenigi politikajn baraktadojn, transformiĝis al pli vasta kunlaboro alcelanta ekonomian kaj socian disvolviĝon. Kunveno okazis en Arusha, Tanzanio, en julio 1979 kiu kondukis al la formiĝo de SAEKK post unu jaro.

En aŭgusto 1992, la ŝtatestroj de SAEKK kunvenis en Windhoek, Namibio, kaj subskribis deklaracion kaj traktaton establigante la nova organizaĵon SAEK. La ŝtatestroj konsciis ke malgraŭ la bona laboro de la Konferenco, ĝi montris la gravan bezonon de organizaĵo pli leĝa kaj formala. Kaj estis deziro ŝanĝi la celon de nur kunordigo de disvolviĝaj projektoj al pli integritaj ekonomioj, kaj tial la traktato, kiu estas plano por konstrui komunumon.

La TTT-ejo de SAEC en la angla (franca kaj portugala venonta) http://www.sadc.int/