Suda pinglovostulo

La Suda pinglovostulo (Chaetura meridionalis) estas eta birdo de la familio de Apusedoj, kiu enhavas ankaŭ la apusojn, apusetojn, salanganojn, ktp. Ĝi estis iam konsiderata samspecifa kun la pli malgranda Cindrovosta apuso, sed Marín (1997) trovis, ke la Suda pinglovostulo estas pli proksima al la Kamenapuso.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Suda pinglovostulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Chaetura
Specio: Ch. meridionalis
Chaetura meridionalis
(Hellmayr, 1907)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi reproduktiĝas en sudorienta Brazilo kaj najbaraj regionoj de Argentino, Paragvajo kaj Bolivio, sed oni supozas, ke ĝi vintras dum la sudhemisfera vintro pli norde en Amazonio, norda Sudameriko kaj Panamo. Ties preciza vintra teritorio estas, tamen, ne multe konata pro la tre komplika enkampara identigo de multnombraj tre similaj apusospecioj de la genro Chaetura troveblaj en centra kaj norda Sudameriko. Krom la jam menciitaj landoj, oni vidis tiun specion en Kolombio, Venezuelo, Surinamo kaj la Franca Gujano.

La preferata habitato estas arbaro, sed ĝi povas esti vidata fluganta super ĉiu ajn habitato dum migrado. Ĝi estas ĝenerale komuna, sed konfirmitaj vidaĵoj for de ties reprodukta teritorio (kie ĝi estas la ununura granda apuso de la genro Chaetura, kaj pro tio relative facile identigebla) estas maloftaj.

Supraj partoj estas malhelbrunaj. Pugo kaj supraj vostokovriloj estas nigreca. La vosto estas cindrogriza kun malhelaj nuancoj kaj elstaraj plumetoj, la gorĝo estas griza, plej subaj partoj estas malhelbrunaj, beko kaj kruroj nigraj.

La nesto, tipe lokita en kameno aŭ arbotruo, estas malferma taso simila laŭ konstruo al tiu de la Kamenapuso. Konstruita preskaŭ entere el unu tipo de petioloj de sekaj folioj longaj je 5 cm. La strukturo de la nesto ne havas densecon kaj estas travidebla. Algluan salivon uzas tiu specio ĉefe por la algluo de la nesto kaj malpli por la antaŭa flanko. La nesto ne havas malantaŭan muron, kio estas la flanko de la arbo. La reprodukta periodo de tiu Chaetura korespondas kun la fino de la seka sezono al komenco de la plusezono. La ensto estas reusata ĝis ties falo, kaj tiam oni uzas la saman lokon por konstrui novan neston. La ovodemetado estas 3-5 ovoj, ino kovas sed ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn.

La Suda pinglovostulo manĝas dumfluge flugantajn insektojn. Ĝi estas ofte malalte super ŝoseoj aŭ maldensejoj matene aŭ vespere, kaj supreniras super la arbaro, ofte kun aliaj apusospecioj, tagmeze.

Referencoj redakti