Sumony
Sumony [ŝumonj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szentlőrinc.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 20 km²
- Loĝantaro: 500
- Poŝtkodo: 7960
- Telefonprefikso: 73
Situo
redaktiSumony situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ jam ne funkcianta fervojo Sellye–Szentlőrinc. Szentlőrinc troviĝas 12, Sellye 15, Szigetvár 16, Pécs 34, Budapeŝto 228 kilometrojn.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio devenis el 1290 laŭ tiama hungara ortografio "Sumon" apartenanta al episkopejo de Pécs. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, tamen ne senhomiĝis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
En Sumony migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Sigismondo de 1866
- fiŝlago
- observejo pri birdoj