Supernutraĵo

Supernutraĵo (angle superfood) estas merkatika termino, kiu priskribas nutraĵojn kun probablaj prosanaj avantaĝoj. Kelkfoje la sanigaj efikoj de tiuj nutraĵoj baziĝas sur sciencaj kunligoj. Dubebla estas tamen, ĉu efikoj en laboratorioj kun bestoj povas validi ankaŭ por la homa nutrado, se la dozo ne estas tiom alta.

mirteloj
Dum la dua jardeko de la 21-a jarcento, la kvanto de avokado konsumita tutmonde signife pliiĝis, parte pro la merkato de la produkto kiel "supermanĝaĵo".
ĉiao Salvia hispanica

La varbado kun supernutraĵoj aŭ similaj esprimoj, kiu ligas la konsumado kun sanigaj efektoj estas laŭ EU-reglamento n-ro 1924/2006 de la Eŭropa Unio malpermesita ĝis la efiko ne estas pruvita en longdaŭraj pruvoj.

Difino redakti

La esprimo "supernutraĵo" estas uzata jam komence de la 20-a jarcento. Ĝi famiĝis nur en la plej lastaj jaroj. Jure deviga difino mankas ĝis nun.

La Eŭropa Informcentro por Nutraĵo difinas nutraĵon, precipe fruktoj kaj legomoj, kiuj baze de ilia nutraĵovaloro havas pli altan sanigan utilon ol aliaj nutraĵoj kiel "supernutraĵo".

Nutraĵoj kun speciale alta porsana utilo redakti

Mirteloj kaj bluaj beroj ekzemple havas la ecojn de supernutraĵo. Ili estas riĉaj je antocianinoj kaj antioksidantoj kaj havas la famon, ke ili bremsas aŭ eĉ haltigas la kreskon de kanceraj ĉeloj en la dika intesto. Krome mirtelo kontraŭas la aĝrilatan amnezion.[1]

Ankaŭ la beroj de Euterpe oleracea estas nomataj supernutraĵo. La fruktkarno de tiu frukto entenas antioksidajn efikantajn substancojn.[2]

Kakao malaltigu pro la alta enhavkvanto de flavonoidoj la sangopremon kaj reduktu la riskon de koraj malsanoj.[3] Necesas tamen konsumi treege altan kvanton de kakao.

La Lycium barbarumgoji-bero havas la famon esti tre nutroriĉa. Ĝi tamen liveras al la homa nutrado ne pli da sanigaj substancoj ol aliaj fruktoj.[4]

Referencoj redakti

  1. Malin DH et al.: Short-term blueberry-enriched diet prevents and reverses object recognition memory loss in aging rats. Nutrition, Volume 27, Issue 3, ScienceDirect 2011.
  2. Ramona Lichtenthäler et al.: Total oxidant scavenging capacities of Euterpe oleracea Mart. (Açaí) fruits. International Journal of Food Sciences and Nutrition, Volume 56, Issue 1, Informa UK Ltd UK 2005.
  3. Penny M. Kris-Etherton, Carl L. Keen: Evidence that the antioxidant flavonoids in tea and cocoa ar11e beneficial for cardiovascular health. Current Opinion in Lipidology, Volume 13, Nummer 1, LWW 2002.
  4. http://www.focus.de/gesundheit/ernaehrung/news/goji-beere-entzauberung-der-wunderbeere_aid_582672.html focus.de 18an de Decembro 2010.