Svabi urdue صوابۍ estas universitata urbego en Pakistano, en provinco Ĥajber-Paŝtulando, kie Svabi estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto.

Svabi
urboadministra teritoria unuo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 115 018  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 34° 7′ N, 72° 28′ O (mapo)34.11666666666772.466666666667Koordinatoj: 34° 7′ N, 72° 28′ O (mapo) [+]
Alto 340 m [+]
Svabi (Ĥajber-Paŝtulando)
Svabi (Ĥajber-Paŝtulando)
DEC
Svabi
Svabi
Situo de Svabi
Svabi (Pakistano)
Svabi (Pakistano)
DEC
Svabi
Svabi
Situo de Svabi

Map

vdr
Universitato en Svabi

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Svabi situas en montetaro proksime al la rivero Induso en norda parto de la lando [2]. Mardan troviĝas 32, la provinca ĉefurbo Peŝavaro 74, Abotabad 109, landa ĉefurbo Islamabado 123, Ravalpindio 132, Fajsalabado 355, Multano 480, Karaĉio 1117 kilometrojn (aere) [3].

Historio redakti

La plej menciindaj konkerintoj de Svabi estis la sikoj, inter 1849-1947 la britoj. Ĝis 1988 tiu teritorio apartenis al Mardan, poste estis kreita distrikto por Svabi.

Ekonomio redakti

Svabi estas agrikultura urbego, la ĉirkaŭaĵo havas tre bonan grundon. Oni kultivas sukerkanojn, maizojn kaj tabakojn, kiujn oni prilaboras en Svabi.

Loĝantaro redakti

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
37 292 46 344 80 157 123 412
 
Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Svabi kiel Swabi

La populacio kreskis preskaŭ trioble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2,3%, simila al la tutlanda mezumo (2,4%).

Trafiko redakti

Al Svabi kuras 3 vojoj, inter ili la plej grava el Mardan. Mankas fervoja kontakto. La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias en Islamabado kaj Peŝavaro, krome loka flughaveno estas en Tarbela.

Klimato redakti

Svabi situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 22,2 °C, la jara precipitaĵo averaĝe estas ĉirkaŭ 639 mm. Novembro estas la plej seka monato kun 12 mm, dum la plej malseka monato estas aŭgusto, kun averaĝe 137 mm. Junio estas la plej varma monato kun 32,9 °C. La plej malvarma monato en januaro kun 10,2 °C.

Fontoj redakti

  • WikiTrans