Sveti Martin na Muri

Sveti Martin na Muri, (hungare Muraszentmárton) estas vilaĝo kaj samtempe centro de municipo en Kroatio, en distrikto Međimurje. Ankoraŭ 12 vilaĝoj apartenas al la municipo, interalie la loĝloko Brezovec. Inter 1965-1991 la oficiala nomo estis Martin na Muri (=sen Sankta).

Sveti Martin na Muri
municipality of Croatia
Administrado
Poŝtkodo 40313
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 391  (2021) [+]
Loĝdenso 95 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 32′ N, 16° 23′ O (mapo)46.53333333333316.383333333333Koordinatoj: 46° 32′ N, 16° 23′ O (mapo) [+]
Areo 25,3 km² (2 530 ha) [+]
Sveti Martin na Muri (Kroatio)
Sveti Martin na Muri (Kroatio)
DEC
Sveti Martin na Muri
Sveti Martin na Muri
Situo de Sveti Martin na Muri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sveti Martin na Muri [+]
vdr

Situo redakti

La komunumo situas sur mildaj deklivoj, laŭ dekstra bordo de Muro (rivero), laŭ traira flankovojo. Senpere proksimas la limo al Hungario nordoriente kaj al Slovenio nordokcidente. La vilaĝo estas la plej norda en Kroatio, krome limotrapasejo al Slovenio.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1334 en formo Sancti Martini. En 1900 loĝis en la komunumo 324 da homoj (282 kroatoj, 32 hungaroj, 10 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Čakovec, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon el Hungario kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Kroatio.

Vidindaĵo redakti