Svetlana Gannuŝkina

rusia matematikistino kaj demokratia aktivulino

Svetlana Aleksejevna Gannuŝkina (ruse Светлана Алексеевна Ганнушкина, naskiĝis la 6-an de marto 1942 en Moskvo) estas matematikistino kaj demokratia aktivulino en la Rusia Federacio. Amnestio Internacia deklaris ŝin malliberulo de konscienco.

Svetlana Gannuŝkina
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1942 (1942-03-06) (82-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater fakultato de mekaniko kaj matematiko de la Moskva Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo matematikisto • homrajta aktivulo • universitata instruisto
vdr

En 2006 la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis ŝin kaj du kunagantinojn per la premio Homo Homini, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero. Aldone en 2007 al ŝi estis aljuĝita la libereca premio Andrej Saĥarov en Norvegio kaj en 2016 la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"). Ŝi estas membro de la organizaĵo Memorial, nomumita tri fojojn por la Nobel-premio pri paco, kiun ĝi ricevis en oktobro 2022.