Sylt (komunumo)
Sylt estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas sur la insulo Sylt en la Norda Maro kaj kreiĝis la 1-an de januaro 2009 el la antaŭa urbo Westerland (dane Vesterland, frise Wäästerlön aŭ Weesterlön) kaj la antaŭe neurbaj komunumoj Sylt-Ost kaj Rantum. Administre ĝi apartenas al la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. La antaŭa urbo Westerland estas la centro de la komunumo Fine de la jaro 2007 Westerland havis 9032 loĝantojn, fine de decembro 2022 la laŭ areo plivastigita komunumo Sylt 13 924 loĝantojn. La aliaj kvar komunumoj de la insulo grupiĝas en administra komunumaro, nomata Landschaft Sylt, kaj same estas administrataj en Westerland.
Sylt | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | |||||
Distrikto | Distrikto Norda Frislando | |||||
Urborajtoj | ||||||
Telefona antaŭkodo | 04651 | |||||
Poŝtkodo | 25980 | |||||
Aŭtomobila kodo | NF | |||||
Oficiala Municipokodo | 01054168 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Nikolas Häckel | |||||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Andreas-Nielsen-Str. 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 13924 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 54° 54′ N, 8° 19′ O (mapo)54.89318.32361Koordinatoj: 54° 54′ N, 8° 19′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 1 m | |||||
Areo | 57,81 km² | |||||
Oficiala retejo | https://gemeinde-sylt.de/ | |||||
Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj en Westerland ekzistis tute vigla Esperanto-grupo, kaj dum majo 1981 la Germana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo.
Literaturo
redakti- Herbert Bruns: SYLT – Natur, Erholung, Forschung, Lehre, Umweltbelastung, Inselplanung und Bürgerinitiative. Dokumentation vom Kampf gegen 'Atlantis' und für Sylt. Vol. 4 (Nr. 37–52) en la serio "Biologische Abhandlungen", Biologie-Verlag, Wiesbaden 1975.
- Manfred Wedemeyer/Harald Voigt: Westerland. Bad und Stadt im Wandel der Zeit. Stadt Westerland, Westerland 1980.