Szárász [sArAs], germane Sarasposten, kroate Sras estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Komló.

Strato en Szárász
Blazono de Szárász

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Szárász situas sur deklivoj, fine de longa sakovojo.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis en la 1330-aj jaroj. En 1380 ĝi skribiĝis laŭ la tiama hungara ortografio "Zaraz". Dum la turka erao la vilaĝo ne senhomiĝis. En 1712 germanoj pligrandigis la loĝantaron. En 1910 vivis en Szárász 294 homoj, (44 hungaroj, 250 germanoj). Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio, dume alvenis deportitaj hungaroj.

En Szárász migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti