Szava
Szava [sava] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 13 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 45.9049/18.1717
- Loĝantaro: 340
- Poŝtkodo: 7813
- Telefonprefikso: 72
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Harkány troviĝas 10, Siklós 14, Pécs kaj Szentlőrinc po 25, Villány 27, Beremend 30 km-ojn.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko kaj bronzepoko. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1290 laŭ tiama ortografio "Zawa". Dum la turka erao la vilaĝo ne senhomiĝis. Inter 1918-1921 la serboj okupis Szava-n. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, migra poŝto.
Vidindaĵo
redakti- fundamente mezepoka kalvinana preĝejo el la 18-a jarcento, en 1854 trakonstruiĝis