Szederkény [sederkEnj], germane Surgetin, kroate Surdukinj estas unuigita vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács. Szeder signifas: rubuso.

Rubuso, troviĝanta en nomo de Szederkény

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Pécs-Mohács. Villány troviĝas 18, Pécsvárad 22, Pécs 23, Siklós 24 km-ojn.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1272 laŭ tiama ortografio "Zederkyn". Iam apuda vilaĝo aperis en formo "Namya". Inter 1543-1686 la komunumoj apartenis al la Osmana Imperio. En 1720 germanoj refondis la vilaĝojn. Inter 1918-1921 la serboj okupis ilin. Post la 2-a mondmilito parto de germanoj deportiĝis al Germanio, dume alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio. En 1948 apuda vilaĝo Nyomja [njomja] aliĝis al Szederkény. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de kroatoj, infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, poŝto.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Szederkény naskiĝis ĉefepiskopo János Püsky.