Szentjakabfa
Szentjakabfa [sentjakabfa], germane Jakobsdorf am Plattensee estas malgranda feriejo kaj vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Balatonfüred. La loknomo signifas: Sankta-Jakobo-vilaĝ'.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 6 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.9341/17.6762
- Loĝantaro: 110
- Poŝtkodo: 8272
- Telefonprefikso: 87
Situo
redaktiSzentjakabfa situas sur malebenaĵo, fine de tre mallonga sakovojo. Balatonfüred troviĝas 21, Badacsony kaj Tapolca po 23 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1306. En 1548 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas migra poŝto kaj aŭtonomio de germanoj.
Vidindaĵo
redakti- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Vendelo de 1763
Ĝemelkomunumo
redaktiKomunumoj pri Sankta Jakobo en Hungara reĝlando
redaktiHegyhátszentjakab | Marosszentjakab | Mezőszentjakab | Szászszentjakab |
Szentjakabfa | Tornaszentjakab | Zalaszentjakab |