Szilvia Bognár
Szilvia Bognár [silvia bognAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bognár Szilvia estas hungara popolkantisto, flutisto.
Szilvia Bognár | |
---|---|
Szilvia Bognár | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1977 (47-jaraĝa) en Szombathely |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Jurisich Miklós Gimnázium • Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | traditional folk singer |
Szilvia Bognár[1][2] naskiĝis la 13-an de februaro 1977 en Szombathely.
Biografio redakti
Szilvia Bognár maturiĝis en gimnazio de Kőszeg, sed ŝi lernis ankaŭ transversan flutadon en sia naskiĝurbo. Dum la gimnaziaj jaroj ŝi kantis en popolkanta trupo, ekde 1995 en profesiaj kantogrupoj aŭ orkestroj. Ŝi akiris etnografian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 2004. Post 2 jaroj ŝi establis propran orkestron, kie ŝi prezentis ankaŭ ĵazmuzikojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1995-2013. Ŝi eldonis muzikdiskojn.
Ŝia repertuaro (elekto) redakti
- hungaraj kaj eŭropaj popolkantoj
- ĵazo