Tiu ĉi artikolo temas pri ĉeĥa municipo. Pluaj signifoj estas indikitaj en artikolo Třebovice (apartigilo).

Vilaĝo Třebovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en montetaro Třebovské mezihoří, ĉe la ŝoseo n-ro 14, 7 km sudoriente de la urbo Česká Třebová. Vivas ĉi tie 813 loĝantoj (2023).

Třebovice
germane Triebitz
municipo
Preĝejo de sankta Georgo en Třebovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Třebovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Česká Třebová
Historia regiono Bohemio
Fervojstacio Třebovice v Čechách
 - fervojlinio n-ro 270
Rivero Třebovka
Situo Třebovice
 - alteco 415 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 58″ N 16° 29′ 55″ O / 49.86611 °N, 16.49861 °O / 49.86611; 16.49861 (mapo)
Katastro 11,45 km² (1 145 ha) Třebovice
Loĝantaro 813 (2023)
Denseco 71 loĝ./km²
Unua skribmencio 1293
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 24
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581071
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Třebovice (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.trebovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La vilaĝo estis fondita jam okaze de komenca koloniigo de la regiono Tichá Orlice kaj Třebovka de etno de nordaj Ĥarvatoj, kiuj origine vivis en regiono ĉe la rivero Jizera. Tiuj ĉe Třebovka per brulo forigis arbaron kaj fondis vilaĝon Třebovice. La nomo de la vilaĝo estas derivita verŝajne de tiu ago, čar malnovslava "terb" aŭ "treb" transiĝis en malnovĉeĥan "triebiti" kaj novĉeĥan "tříbiti", kio signifas per brulo senarbigi.

La unua skriba mencio pri Třebovice estas en la Landaj dosieroj en tempoj de regado de reĝo Venceslao la 2-a.

Malfermita valo de Třebovka, najbara al kaldronvalo de Lanškroun havis avantaĝojn por prisetlado, sed malavantaĝojn dum ĉiuj militaj eventoj. Tra ĉi tie iris husanoj el Litomyšl al Lanškroun, kie detruis la monaĥejon kaj burgon Miranda, en Tridekjara milito atakis trans ĉi tie svedoj el siaj fortifikaĵoj super Lanškroun ktp. Post batalo sur Blanka monto aĉetis tutan sinjorejon Lanškroun, al kiu apartenis ankaŭ Třebovice, princo Lichtenštejn. Li venigis ĉi tien germanojn el en Tridekjara milito detruitaj vilaĝoj en Bavario, Supra Palatinato kaj Silezio kaj la regionon germanigis.

Malgraŭ ekesto de Ĉeĥoslovaka respubliko en la jaro 1918, en Třebovice, same kiel en aliaj vilaĝoj kun supereco de germana loĝantaro en tiu ĉi regiono, la loĝantaro de ĉeĥa minoritato ne povis bone nacie disvolvadi. Tamen ankaŭ ĉi tie estis konstruita ĉeĥa minoritata lernejo. Post alligo de t.n. Sudeta ĵupo al nazia Germanio, devis ĉeĥa loĝantaro la vilaĝon forlasi kaj restis nur malmulte da ĉeĥoj, plejparte el miksitaj geedziĝoj.

Okupacio de la regiono de Ruĝa armeo okazis en Třebovice trankvile kaj post certigo de traveturebleco de la ĉefa fervojo al Sovetunio ĝis julio 1945, ĝi transdonis la aferojn al ĉehaj oficistoj kaj forlasis la teritorion. Germana loĝantaro estis ellandigata kaj en liberajn elektitajn objektojn venadis novaj ĉeĥaj, nacie fideblaj loĝantoj. De tiam la vilaĝo bone disvolviĝas.

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Empira preĝejo de Sankta Georgo estis konstruita sur loko de estinta gotika kirko en la jaro 1835. Ĝi estas ununava kun ortangula presbiterejo kaj kun turo super la okcidenta fronto. Interne ĝi estas volbita per prusaj plataĵoj.

La ĉefaltaron ornamas bildo de Sankta Georgo el la jaro 1837 kaj statuo de Sankta Johano Nepomuka el la duono de 18-a jarcento. Baptujo ornamita per statuaro de Bapto de Kristo devenas el la komenco de 19-a jarcento. Sur embrazuro de la triumfa arko estas baroka statuo de Madono, kreita ĉirkaŭ la jaro 1700.

Paroĥesterejo redakti

Duetaĝa bloka paroĥestrejo estis konstruita en la jaro 1791.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.